Page 72 - heleco-101
P. 72
rakonto pri la forpreno de la profeto Elija, kie estas menci-
ita ia “ĉaro de fajro kun ĉevaloj de fajro”, estis reprezentita
dum jarcentoj kiel ĉiela ĉaro tirata de ĉevaloj, simbolo de la
dia potenco. Tiuj bildoj reflektas la antikvan mondkoncepton,
kie ĉaroj estis la plej rapida kaj majesta transportilo. Tamen,
en modernaj tempoj, iuj nifologoj interpretas ĉi tiun epizodon
kiel eblan kazon de ekstertera forkapto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto,
tio, kion la antikvaj nomis “ĉaro de fajro”, povus esti flug-
anta ŝipo priskribita per la lingvo de tiu epoko.
Ĉi tio pli notindas rilate al alia biblia libro: tiu de Jeĥezkel.
Jeĥezkel estis unu el la profetoj. Male ol aliaj profetecaj libroj,
ĉi tiu estis verkita de la profeto mem. Jeĥezkel estis pastro
deportita al Babilono post la ekzilo de Judujo (ĉirkaŭ 597
a. K.). Lia mesaĝo kombinas viziojn, orakolojn pri juĝo kaj
promesojn pri restarigo. Per simbolaj agoj kaj rektaj mesaĝoj,
Jeĥezkel anoncas dian juĝon pro idoladoro kaj maljusteco.
Li antaŭdiras la detruon de la Templo kaj la definitivan falon
de Jerusalemo. La libro havas ankaŭ orakolojn kontraŭ Amon,
Moab, Edom, Filiŝtujo, Tiro, Cidono kaj Egiptio, kiuj mokis
aŭ profitis el la suferado de Izrael. Post la falo de Jerusalemo,
la mesaĝo ŝanĝiĝas al tiu de espero. Dio promesas kolekti
sian popolon, doni al ili “novan koron”, revivigi la nacion
kaj starigi novan Templon kaj novan restarigitan landon. La
ĉefa temo de la libro estas la suvereneco de Dio, la morala
respondeco de ĉiu persono, la puno pro pekoj, kaj la promeso
de spirita kaj nacia restarigo.
Verdire, la mesaĝo de Jeĥezkel pli estas pastreca ol profeteca
instruo. Ĝi celas ĉefe la monolatrion kaj monoteismon ol la
defendo de la subprematoj. Sed la plej rimarkinda enhavo de
la libro Jeĥezkel estas la priskribo de liaj vizioj. Ĉu “Vizioj”
aŭ “paranormalaj spertoj”? Kiu povas tion scii? Ni vidu ilin.
Jeĥezkel, en la unuaj ĉapitroj de sia libro, rakontas serion da
eksterordinaraj vizioj, kiuj fascinadis legantojn dum jarcentoj,
kaj pro sia simboleco kaj pro sia mistera, preskaŭ “super-
natura” karaktero. Li priskribas, ke li vidis ŝtormon venantan
denorde, ene de kiu aperis dia figuro akompanata de kvar
vivantaj estaĵoj kun multaj flugiloj kaj vizaĝoj, brilantaj radoj
plenaj je okuloj kiuj turniĝis en ĉiuj direktoj, kaj speco de
trono sur kiu sidis figuro simila al homo, ĉirkaŭita de fajro
kaj lumo. Tiu bildo estas konata kiel la “vizio de la gloro de
Jahveo”. Plurfoje Jeĥezkel rakontas ke la “Spirito de la Etern-
ulo” levis aŭ transportis lin, kondukante lin de la loko kie li
72

