Page 71 - heleco-101
P. 71
Mezepoko, precipe en 13-jarcenta Hispanio, ĝiaj radikoj de-
venas de pli fruaj epokoj. Ĝi baziĝas sur tekstoj atribuitaj al la
2-jarcenta talmudista Shimon Bar Joĥaj kaj verkoj kiel la
, Sefer Jetzirah, de nekonata aŭtoro. Same kiel aliaj
diversaj aferoj, la embrio de tiu esoterisma doktrino troveblas
jam en la postekzila judismo.
Se tiu judismo kaj ties biblia libraro generis tiom da diversaj kaj
stragaj movadoj estas pro tio ke tiuj skribaĵoj plenas je strangaĵoj.
Ni jam montris kiom ne-kredeblaj estis la tekstoj de la Pentateŭko,
tiuj mirindaĵoj de rekta dia interveno favore al la taskoj de Moseo
kaj Josijo… Sed similaj supernaturaj faroj estas raportitaj ankaŭ
en libroj pritraktantaj pli postajn periodojn, eĉ de la tempo de la
reĝoj, post Salomono, tio estas, raportantaj historion samtempan
al la rakontado far la skribistoj. Konkrete, ni havas la kazon de
la profeto Elija, kiu rolis en la disiĝinta regno de Izrael. Venas
al ni la demando: ĉu ĉi tiu rolulo vere estas historia figuro aŭ
ĉu li estas nura mito kiel Moseo kaj Josuo?
Nu, eble, verŝajne, Elija estas historia figuro, sed tute ne oni
devas akcepti ĉion kion raportas pri li la bibliaj libroj 1-a kaj
2-a Reĝoj. Ni vidu, laŭ tiu “historia” raporto:
- Dum alfrontiĝo kun la profetoj de Baal sur la monto Karmel, Elija
preĝas al Dio, kaj fajro descendas el la ĉielo kaj konsumas la
bruloferon, la lignon, la ŝtonojn, la akvon kaj la polvon. Ĉi tiu
evento celas montri, ke la Dio de Izrael estas la vera Dio.
- Elija profetis plurjaran sekecon, kaj efektive ĉesis pluvi en Izrael
kiel puno pro la idolado de la reĝo Aĥab. Poste li ankaŭ petas,
ke la pluvo revenu, kaj Dio tion permesas.
- Multobligo de nutraĵoj: Elija promesas al vidvino, ke ŝia faruno
kaj oleo ne elĉerpiĝos dum la sekeco, kaj tiel mirakle okazas.
- Revivigo de la filo de la vidvino: Elija preĝas kaj revivigas la
mortintan filon de la virino.
- Dum la sekeco, Elija kaŝiĝas apud la torento Kerit, kaj Dio
ordonas al korvoj porti al li panon kaj viandon ĉiutage.
- Elija frapas la riveron Jordan kun sia mantelo, kaj la akvoj
dividiĝas, permesante al li kaj al Eliŝa transiri sur seka tero.
- Estante Elija promenante kun sia disĉiplo Eliŝa, al kiu li trans-
lasis sian mantelon, li estis forprenita al la ĉielo sen morti, en
ĉaro de fajro kun ĉevaloj de fajro,
Sed ĝuste pri ĉi lasta kazo, kiu estas pli stranga ol ĉiuj antaŭaj,
estas nuntempe kurioza interpretado far la ufologio. La biblia
71

