Page 73 - heleco-101
P. 73
estis al aliaj lokoj —ekzemple, de Babelo al Jerusalemo— kie li
ricevis viziojn pri la peko de la popolo aŭ pri la venonta juĝo.
Laŭ ies opinio, tiu “vojaĝo” ne estas fizika laŭ la moderna
senco, sed pli spirita aŭ ekstaza sperto. El teologia aŭ sim-
bola vidpunkto, tiuj vizioj havas grandan valoron: ili espri-
mas la mesaĝon de Dio per potencaj kaj signifoplenaj
bildoj. En la juda kaj kristana tradicioj, oni interpretas ilin
kiel diaj revelacioj, ne kiel laŭliteraj faktoj. El historia aŭ
scienca perspektivo ne ekzistas empiria evidenteco subten-
anta ke Jeĥezkel estis fizike transportita per supernaturaj
rimedoj. Multaj fakuloj komprenas tiujn spertojn kiel vizioj.
Kelkaj sugestis influojn de la babilona medio en liaj simbolaj
priskriboj, aŭ eĉ modernajn interpretojn kiuj rilatigas ilin kun
psikologiaj aŭ halucinecaj fenomenoj.
Sed tiu vizio de la “dia ĉaro” far Jeĥezkel, kiu longe fasci-
nis religiajn kaj filozofiajn pensulojn, nuntempe ĝi ankaŭ
altiris la atenton de nifologoj interesataj pri la neidentig-
itaj flugantaj objektoj (NIFOj). Ili interpretas la priskribojn de
Jeĥezkel kiel eblan fruan raporton pri renkontiĝo kun ekster-
tera veturilo. En sia vizio, Jeĥezkel priskribas “flamadantajn
radojn”, “estaĵojn kun homaj formoj sed kun kvar vizaĝoj
kaj flugiloj”, kaj strukturon kiu aspektas kiel “platformo” aŭ
“firmamento” super la estaĵoj, el kiu aŭdiĝas voĉo. Ĉi tiuj
elementoj —precipe la lumaĵoj, la simetria movado de la radoj,
kaj la “ĉiela firmamento”— memorigas priskribojn de modernaj
flugantaj objektoj aŭ spacveturiloj. La nifologoj interpretas
tiujn vidaĵojn kiel indikojn ke Jeĥezkel eble atestis tekno-
logion kiun li ne povis kompreni en sia tempo kaj tial pri-
skribis ĝin per la simbola kaj spirita lingvo disponebla al li.
Tia legado ne estas konvencia inter teologoj aŭ historiistoj,
sed ĝi fariĝis parto de la pli vasta teorio pri antikvaj astro-
naŭtoj, la ideo ke eksterteranoj eble vizitis la Teron en la
pasinteco kaj estis miskomprenitaj kiel diaĵoj.
Fine, alia biblia influo sur la homa menso estas tiu de la
mesianismo, t. e. la primesia espero. Tiu espero, surbaze de
la profeteca prediko, disvolviĝis iom-post-iom en la post-
ekzila biblia epoko kiun ni pritraktas, ĉefe inter la plej
malaltaj klasoj de la socio, la tiel nomataj .
Ekde la tempoj de la “klasikaj profetoj” kiel Jesaja, Jeremia
kaj Amos, oni jam parolis pri la “espero pri estonta Mesio”,
die sankt-oleita gvidanto, kiu restarigus justecon, pacon
73

