Page 74 - heleco-101
P. 74
kaj prosperon por Israelo. Tiu mesia figuro, kvankam en siaj unuaj formuliĝoj ne estis
tute difinita, estus fundamente “liberiganto” kaj “spirita gvidanto”. Rilate justecon kaj
egalecon, la esperoj ĉefe rilatis al socia justeco: La profetoj ofte denuncis la ekspluaton
de malriĉuloj kaj senposeduloj. Amos, ekzemple, ege emfazis socian justecon, kritikante
la riĉulojn kaj potenculojn pro ilia ekspluato de la ordinara popolo ( , am ha-
arez). Ĉi tio profunde resonis inter la kamparanoj, kiuj vidis en la Mesio figuron kapa-
blan alporti egalecon, korekti la misuzojn kaj restarigi veran justecan sistemon.
En la mesia profetaĵo, la Mesio estus ido de David, kio reprezentis la esperon pri restar-
igita regno. Tiu regno signifis ne nur politikan restarigon, sed ankaŭ religian purecon,
kiu implicis egalecon kaj socian justecon en la ĉiutaga vivo. La promesita Mesio
estus tiu, kiu transformus la sociajn rilatojn. En iuj tekstoj, kiel ĉe Jesaja, estas pri-
skribita estonteco, en kiu la popoloj estos egalecaj, la vidvinoj, orfoj kaj malriĉuloj
estos zorgataj, kaj tiuj kiuj historie estis premataj ĝuos veran bonfarton.
Dum la babilona ekzilo, multaj el la am haaretz verŝajne konservis vivan la mesian
esperon kiel maniero por elteni la humiligon kaj la subpremadon. La promeso de justeco
kaj liberiĝo fare de la profetoj nutris la esperojn ke estonta gvidanto restarigus kaj la
politikan sendependecon de Israelo kaj ĝian spiritan dignon. Kiam la ekzilitoj revenis
al Judujo, la am haaretz, kiuj restis en la lando, eble vidis en tiuj eventoj partan plen-
umon de la profetaj promesoj. Tamen, la figuro de la Mesio ankoraŭ ne estis klare difinita,
kaj la reveno estis multe pli modesta ol esperite. La sociaj kaj ekonomiaj problemoj
daŭris, kaj la justeco promesita de la profetoj ne realiĝis tuj.
Dum la postekzila judismo firmiĝis, la pastroj kaj skribistoj kiuj revenis el la ekzilo
ekkomencis havi pli grandan kontrolon super la religia vivo. Tio kaŭzis malakordon
inter la elitoj kaj la am haaretz, kiuj restis marĝenigitaj, kaj ree multaj el ili devis revi
pri Mesio, kiu alportus al ili egalecon antaŭ la religia kaj politika elito. En la posta
periodo, dum la Dua Templo, la mesia doktrino fortiĝis, ĉefe inter la homoj el la malaltaj
klasoj, kiuj ankoraŭ konsistigis la plimulton de la loĝantaro.
La sadukeoj ne esperis iun Mesion. Ili estis la aristokrataro, kiu ne bezonis Liberig-
anton. La fariseoj, kiuj socie apartenis al la meza klaso, pli proksima al la popolo, ver-
ŝajne konceptis la Mesion kiel spirita gvidanto kiu alportus restarigon de la morala
kaj religia ordo. Fine, por la am haaretz, la mesia figuro reprezentis, ĉefe, la esperon
ke la potencaj strukturoj ŝanĝiĝu, ke justeco estu restarigita, kaj ke ili fine ĝuu egal-
econ antaŭ la leĝo. Dum kaj post la ekzilo, la Mesio ĉesis esti nur politika aŭ religia
figuro, por fariĝi simbolo de liberiĝo, kaj materia, kaj spirita.
Resume, la mesia ideo donis esperon al diversaj sociaj tavoloj, sed samtempe, la realo ne
plenumis iliajn esperojn. Kvankam la promesoj de justeco kaj egaleco estis esencaj en
la mesia figuro, la efektivigo de tiuj promesoj estis pli kompleksa ol multaj atendis.
La frustriĝo pro la neplenumitaj esperoj poste generis aliajn homtipojn aŭ sektojn
en la juda socio: esenoj, zelotoj…
Tiel estis la situacio en la juda socio kiam la Persa Imperio, en kiu ĝi estis en-
kadrigita, estis sur la rando de falo antaŭ la emerĝanta helenisma potenco.
74

