Page 75 - heleco-101
P. 75
Ĝis nun, la ĉefa fonto de la informo por nia raporto pri la juda popolo kaj religio estis
la biblia libraro. Sed por ilustri la novan etapon kiun ni entreprenas, ni devas baziĝi,
ĉefe, sur la verkaro de Flavio Josefo. Josefo estis jud-romia historiisto de la 1-a jarcento,
naskiĝinta en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 37 p. K. kaj mortinta proksimume en la jaro 100
p. K. Komence li batalis kontraŭ la romianoj en la unua jud-romia milito, sed post sia
kapitulaco en la jaro 67 p. K., li estis kaptita de Vespaziano, al kiu li antaŭdiris ke li iĝos
imperiestro. Kiam Vespaziano eniris la tronon, li liberigis Josefon, kiu tiam adoptis la
famili-nomon “Flavio” honore al la imperia familio. Josefo iĝis romia civitano kaj amiko
de Tito, rolante kiel tradukisto dum la sieĝo de Jerusalemo en la jaro 70 p. K. Liaj plej
gravaj verkoj estas «La milito de la Judoj», kiu rakontas la judan ribelon kontraŭ Romo,
kaj «Judaj Antikvaĵoj», kiu priskribas la historion de la juda popolo ekde ĝiaj originoj.
Alia verko lia estas: «Kontraŭ Apiono», por defendi la judismon kontraŭ helenismaj
kritikoj. Liaj skribaĵoj estas esencaj por kompreni la historion de la judismo en la 1-a
jarcento kaj la fonon de la frua kristanismo.
Aleksandro la Granda konkeris Judujon komence de sia legenda kampanjo orienten. Tio
okazis en la jaroj 333–332 a. K., inter la kapto de Tiro kaj la konkerado de Egiptio. Flavio
Josefo priskribas la iradon de Aleksandro tra Judujo. Josefo, en sia verko “Judaj
Antikvaĵoj” priskribas legendan epizodon pri la alveno de Aleksandro al Jerusalemo,
kiu ne troviĝas en aliaj samtempaj historiaj fontoj. La rakonto de Josefo, kvankam tre
konata, estas konsiderata de multaj historiistoj kiel legenda pli ol historie pruvebla.
Laŭ Josefo, Aleksandro direktiĝis al Jerusalemo post konkeri Tiron kaj Gazaon, kun
la intenco puni la judojn, ĉar ili rifuzis rompi sian aliancon kun Dario la 3-a de Persio. La
ĉefpastro Jaddŭa, post preĝo al Dio, havis vizion en kiu oni ordonis al li eliri renkonte al
Aleksandro vestita per la pastraj roboj, kune kun la pastroj kaj la popolo.
Kiam Aleksandro vidis la ĉefpastron, li malsupreniris de sia ĉaro kaj sin ĵetis al la tero
antaŭ tiu, kio mirigis liajn generalojn. Aleksandro klarigis ke antaŭ komenci sian kam-
panjon, li sonĝis pri viro vestita kiel la ĉefpastro, kiu certigis al li sukceson en la kam-
panjo. Kiel signo de dankemo, Aleksandro ne nur pardonis Jerusalemon, sed ankaŭ per-
mesis al la judoj vivi laŭ siaj propraj leĝoj kaj esceptigis ilin de tributo dum la sabata
jaro. Ĉi tiu rakonto verŝajne estis verkita por legitimi la pozicion de la judoj en helen-
ismaj tempoj kaj por montri ke eĉ granda konkerinto kia Aleksandro agnoskis la poten-
con de la juda Dio. Tio ne aperas en grekaj fontoj, kiel Plutarko aŭ Diodoro Sicela,
kiuj raportas la kampanjon de Aleksandro. La sceno eble reflektas ideologian aŭ
75

