Page 59 - heleco-95_Neat
P. 59
Pentekosto, estas ina, plursignifa termino, kiu bone esprimas la belecon, la forton, la vivon de la Spirito. Iu nevidebla ĉeesto sed tiom reala kiom la areo kiun ni spiradas. La spiriteco, kiel la karismo kiu emanas el la dia spiro en niajn vivojn, estas enkarnigita aŭ ne estas spiriteco. Kaj ankaŭ tiu enkarniĝo estas integra: persona, socia, politika, ĉiutaga. Do ĝi estas korpa. Se ĝi ne profunde enpenetras, se ĝi ne fluas libere kaj definitive artikigas ĉiujn dimensiojn de nia ento, se ni senkarnigas ĝin kaj tiele ni alieniĝas, se ĝi estas bobelo kiu izolas nin el la realo aŭ ne puŝas nin al la liberiga kompromiso aŭ al persona pleneco, estas pro tio ke ni danĝere rarigis la spiriton, samkiel tiu kiu celante konservi la spiran oksigenon mortdanĝere obstinus ne elspiri la areon kiu plenigas siajn pulmojn. Sed la spirita enkarniĝo timigas, kaj ni ofte mildigas la radikalecon de iu koncepto kvazaŭ tiamaniere ni aldonus al ĝi ian supozitan pluson de religieco. Tiele, ekzemple, la koncepto de Eklezio kiel Mistika Korpo de Kristo. La adjektivo mistika ne aperas en Paŭlo: “Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto” (Unua Korintanoj 12;27). En aliaj religioj ŝajne estas pli bona integriĝo de la korpo. La taoismo kaj la ĉina medicino, la tantra budaismo, la korpaj teknikoj de la hinduismo kaj ĉi ties panteono de dioj kaj diinoj en senĉesa seksa aktivado, kaj eĉ la sekseco ene de la muzulmana geedzeco. Ni devas ne forgesi la tabuojn kaj eĉ mutiloj kiuj oftas en multaj religioj kaj kulturoj, sed la interreligia dialogo ĉiam helpas nin integrigi liberigajn elementojn aŭ almenaŭ perspektive ekzameni nian plej bonan heredaĵon. Tiusence ni estas reakirante en la kristanismo korpajn kontemplajn tradiciojn kiel la karmela aŭ diamanta (vajrasana) pozicio, la dummova preĝado, la danco, la tekstoj de mistikul(in)oj pri ia asketeco inspirita en la erota deziro, ktp. Ja la transcendeco ne estas limigata de la korpo, ĉi tiu estas ĝia antaŭsupozo. Ne estas ĝia balastro, sed ĝia kondiĉo je ebleco, instrumento kaj senco. Iu nesolvita afero de nia persona disvolviĝo, spirita itinero kiu komplete plenumas nian enton, ekde nia vivo, nia korpo. Ni devas lerni traduki Dion en tiuj kiuj ĉirkaŭas nin, kaj senti en la ceteraj la kareson de Dio. La baroj kiuj malhelpas enkarnigi nian spiritecon estas multaj: lingv-stilo abstrakta, dolĉigita kaj senkarnigita, iu praktiko eskapema kaj fleksebla, multaj personaj timoj, ktp. Antaŭ kelkaj jaroj, mi akompanis dum lia spirita ekzercado iun maturaĝan sinjoron, edziĝintan. La bildo de la potisto de Jeremia 18, 6: “Jen kiel argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael”, estis centra elemento en lia preĝado. Identigante sin kun la argilo li surpriziĝis konstati ke hororigis lin pensi pri la manoj de Dio muldante lin, kaj ĉefe, re-formante lin (…) Duafoje li intencis tion ser rezultis al li minacanta, ĝis kiam li ĉesis rezisti kaj resti kvieta kun si mem, kun siaj timoj kaj kun Dio. Neatendite, la bildo de la manoj etenditaj al li revenis denove. Tamen, anstataŭ retroiri, timigita, kromanfoje, li vidis ke la manoj de Dio estis la manoj de lia edzino, kiu tiom multfoje estis karesante lin dum liaj multaj jaroj je edziĝo. Ĉi tio estis por li iu sperto de konvertiĝo en diversaj niveloj. Iu utila tekniko por kontroli ĉi tiun aferon en la persona akompanado estas traduki kiel subjektoj, konkretaj agadoj kaj emocioj, tuŝeblaj kaj simplaj ĉiun ajn sperton de nia sperto de Dio kaj de nia teologio kiuj povus rezulti malfacile komprenebla al ĉiu ajn nekredanta persono. 5.-SENTI Ankaŭ la konscio pri la mondo kaj la vivo pasadas tra la korpo, kiu estas nia kontaktilo kun la realo, nia propra realo. La sensoj kaj la komunikado (ambaŭkaze nepre korpaj) estas la radikoj kiuj konektas nin kun la vivo. Kaj la sentoj (respegulitaj en la korpaj sensaĵoj) estas la malfermitaj fenestroj al tio plej pro- funda de nia ento. La esploro, la deziro, eĉ la neceso kiel motoroj de nia religia sperto okazas en nia korpa sensaĵo. Kaj ĝi kreskas kaj pliriĉiĝas per la kontemplado de la Naturo, la korpa preĝado, la zorgado de la suferantaj korpoj, la kompromiso dekroĉi la popolojn en ĉi ties kruco, ktp. Ĉiuj ni iumomente sentis ian premon sur la sternumo, hormonaj papilioj en la stomako aŭ la centoj de korpaj simptomoj de niaj emocioj kaj de nia propra religia sperto. Sed ni devas lerni legi tiun propran personan historion kaj de tie eduki ĝin direkte al nia feliĉo kaj pleneco. La emocian inteligenton kaj la korpan saĝecon oni eklernas kaj fine normaligas. La koncepto de prudento, esprimas la repaciĝon kun niaj sensoj kaj sentoj. 6.-SENTI PLI Ĉiu rilato kaj komunikado pasas per kaj por la korpo (Marcel). La kristanismo estas do korpa per si mem. Eĉ, kiel ni vidas, en la kontempla dimensio mem. 59
   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64