Page 56 - heleco-95_Neat
P. 56
UNU MORDO EN LA POMON Pilar Yuste Cabello estas psikologiino kaj teologiino. Ŝi estas unu elstara voĉo de la grupo “Virinoj kaj Teologio” de Madrido. Ĉi tiu artikolo UNU MORDO EN LA PO- MON estis difinita kiel iu alproksimiĝo al la spiriteco de la korpo. Temas pri teologia teorio celanta kontraŭfronti la tradician teologion pri la sekseco. Dumlonge en la krist- ana kulturo la sekso kaj ĉio rilate al ĝi estis demoniigita, kaj la ĉefaj viktimoj de tiu sistemo estis la virinoj. La liberigo en tiu tereno pasas tra rompado de mensaj skemoj kiuj funkciadas de antaŭ multaj jarcentoj en la cerbo de viroj kaj virinoj. Unu mordo en la pomon. Iu alprosimiĝo al la spiriteco de la korpo. Spiriteco de la korpo. Ŝajnas kontraŭdiro. Ne estas tia. Ŝajnas tia pro la pezo de jarcentoj de iu teologio kaj iu pieco bazitaj sur la neado kaj eĉ la puno de la korpo. Tiu konceptoj fine restas pli signifaj ol la liberiga pripensado pri la korpo, kaj tial ĉi tiu pripensado rezultas speciale necesa, kvankam bedaŭrindas dediĉi tempon paroli pri io evidenta. Ni estas korpo, kaj nur startante de tiu realaĵo ni povas artikigi nian religian sperton, nian liberigon, nian feliĉon; nur de tie nian identecon, la vivon. Per ĉi tiu artikolo mi pretendas esprimi la transcendecon, ĝustedire, de temo kiu, feliĉe, komencas esti bone albordata ĉefe ekde la feminista teologio. Estaj multaj la demandoj kiujn tiu ĉi temo provokas, multaj vojoj kiuj malfermiĝas kiel analizado kaj kiel spirita itinero. Ĉiu realaĵo povas esti interpretata de korpa startpunkto, sed tiu nova rigardo ne estas neŭtra: - La paradoksa perspektivo de socio kiu komencas repaciĝi kun la korpeco, sed unuflanke eĉ kultas la korpon, kaj aliflanke objektigas kaj enkomercigas ĝin. Personoj kiuj ĉiujare submetiĝas al kelkaj kirurgiaj intervenoj por sin transformi per bisturio kaj silikono, seksa turismo, infaninoj kiuj preferas morti ol dikiĝi, ktp. - La sama teologio kiu dum jarcentoj suspektadis pri ĉiu korpa sensacio kaj realaĵo kaj ĉefe la seksa (kaj tiele ĝi persistas, farante veran krucmiliton kontraŭ io teologie akcesora kiel la kondomo), estas tiu kiu fundamentis iun multjarcentan kompromison de Eklezio kiu kun amo akceptis, purigis, sanigis, nutris kaj liberigis tiom da personoj en ĉi ties necesoj, kiel mencias Benedikto la 16a en la dua parto de la encikliko Deus caritas est. 1-NEI: Nia tradicio neis kaj pekigis ĉion rilate al la korpo laŭ maniero kiu nuntempe rezultas ridinda, sed kiu dum jarcentoj (kaj eĉ en la fundo de tio kio ni estas) daŭre pezas kiel plumba balastro, kiu krom peza estas ankaŭ toksa. Sendube ankaŭ socie ni faras teruran neadon de la korpo. Nia hedonismo, materiismo kaj konsumismo pagas la prezon ne nur de la nuntempa ekologia katastrofo, sed de milionoj da mortintoj kaj teruran doloron. Ni konstatas la sekvojn de tio ĉi analizante la profitdonajn kanonojn pri beleco, uzataj kiel reklamaj logiloj de ĉiu ajn producto, kiel industria pri maldikiĝo, estetiko aŭ kirurgio, origino de prinutraĵaj patologioj kaj iu senĉesa fonto de malfeliĉo. Estas necese ellabori ian bonan teologion por kapabli fundamenti ian necesan profetan denuncon. Nur sciante nin viva bildo de Dio (Genezo 1;27), la memestimo, la sakrala respekto al ĉiu ajn persono kaj la feliĉo povus esti pli facilaj. Anstataŭ tio ni daŭre insistas pri inventita fablo de iu supozita sukoplena ruĝa pomo per kiu iu lasciva Eva sekse allogis la naivan Adamon. Kaj tie ni restas, kun la fifama pomo libervole hantante en la katolika kolektiva imagaro, triunfante super ĉiu ajn ekzegezo; C. G. Jung 1, Javeista. Kaj ni evitas la fakton ke la peko pri malobeo manĝante la malpermesitan frukteron (nek pomon nek seksan) estas la sekvo de la plenaĝo, nia eliro el la Edena vartejo, la komenco de nova etapo dum kiu eblas al ni repaciĝi kun tiu Dio kiu amas nin. La Paradizo pli ol iu origino estas iu konstruebla destino. Ni daŭre parolu honestece. Estas la socio tio kio donacis al ni ankaŭ ĉi-rilate iun veran signon de la tempoj. La normaligo, la digno de tio rilate al la korpo, la graveco de la plezuro, la kulturo de la respekto al la homaj rajtoj (en ĝia ir- kaj reven-vojo, pri kiu ni devas ne forgesi ke ili naskiĝas en kaj pro la jud- 56
   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61