Page 57 - heleco-95_Neat
P. 57
kristana substrato de la homa digno). Socie la plenaĝo sin trudis al la jarcentoj de kondamno de la korpo kiuj daŭre pezas en la katolika kunteksto. Kaj estas tiu freŝa areo tio kion ni estas enkondukante en la postkoncilia teologio. Sed tio ne rezultas facile. Pezas iu tradicio de korpaj punoj kiel formo de pento-pago kaj spirita kreskado. Ankoraŭ pezas la konceptado ke la gravaj pekoj estas tiuj pri la sekseco spite al la evangelia silento pri tiuj aferoj kaj la radikaleco de la socia kristana moralo. Pezas la neado de la propra korpo kiel speco de savo kaj oni identigas iun spiritan kun kiu ne metas la piedojn surtere (fuga mundi kiel unika asketeco). Pezas la konceptado de la seksa agado kiel io negativa se ni metas la ĉastecon kaj la eklezian tradicion pri la fraŭleco kiel la sublimaj formoj de konsekrado al Dio, kaj oni konsideras la korinklinan rezignon, tiun memoferon, io sakrala, eĉ kun sakramenta karaktero. Pezas iu mariologio kiu ekzaltas Marian kiel virgulino kaj biologia patrino, kaj proponas tiun solan vojon al ĉiu virino. Pezas iu morala teologio kiu pekigas ĉiun seksrilaton for de la kanona heteroseksa kaj ne-disigebla geedzeco kaj rifuzas la metodojn de planado kaj profilaktiko. Estus konvene analizi la necesajn nuancojn de ĉiu el la menciitaj aferoj, sed ilia influo estas nediskutebla. Unu el la kialoj de tiu situacio estis la dualismo Korpo/Animo. La neado de la korpo estis la maniero kultivi tion spiritan. Krom tio, kutime oni metas en hierarkion ambaŭ konceptojn asignante genron al ili, la korpo koncernus al la virinoj kaj la animo al la viroj. Same okazas kun alia dualismo, paralela al ĉi tiu kaj kiu tiom brile disvolvis C. AMORÓS, Naturo/Kulturo, la naturo estus ina kaj oni subordigas ĝin, ne sciante ĉu la naturo kaj la korpo estas subtaksataj identigante ilin kun la virinoj, aŭ oni inigas ilin ĉar oni taksas ilin malsuperaj. Sed, ĉu ĉi tiu perspektivo estas kristana? Sen ekzalti la judan teologion, ĉi tiu sendube estas pli unitaria kaj integra ol la platona. Ekde ĝi 60 elcento el la versikloj de la Evangelio rilatas al la korpo. Jesuo piediras, manĝas (oni kritikas lin esti glutemulo kaj drinkemulo), sanigas korpojn kaj tion faras per sia propra korpo, per siaj manoj, per sia salivo. Ne strange ke la spiritisma ekzaltado de docetoj aŭ gnostikoj estis konsiderita hereza, kaj oni difinas Jesuo- Kriston kiel tute Dio kaj tute Homo (Koncilio de Kalcedonio). La du centraj misteroj de la kristanismo, Enkarniĝado (la Vorto fariĝis karno – Johano 1,14) kaj Resurekto (korpe kaj anime) preteriras la rilaton kun la korpo. Se nia centra sakramento, la Eŭkaristio, estas signo de komuneco kunmanĝante Korpon kaj Sangon de Jesuo, kiu estas, do, la origino de la dual- ista teologio? Krom la influo de la filozofiaj kaj teologiaj tendencoj kiujn oni ekvidas eĉ en la Nova Testamento kaj kiujn tiel brile studis U. RANKE-HEINEMANN, estis Sankta Aŭgusteno tiu kiu enkondukis en la kristanan teologion la novplatonismon de Plotino. La korpo kiel prizono de la animo, la virina korpo kiel objekto de pekado. Denove la kulpo de la delogo far Eva antaŭ kiu, kaj ekde Sankta Ireneo, naskiĝis iu nova binomo Eva/Maria. Du patrinoj kontraŭmetitaj per ilia supozita peko/seksa pureco. 2.-JESI Johano la 23-a agnoskis per la Pacem in terris la laboristan kaj la virinan movadojn kiel signoj de la tempoj. Unu el la ĉefaj kontribuoj de la feminismo sendube estas la dignigo de la virina korpo kaj ties enteco de morala kaj politika subjekto. Libroj kiel «Niaj korpoj, niaj vivoj» esprimas la revolucian epistemologian kaj sociologian kontribuon kiun ĝi signifis ekde fine de la sesdekaj jaroj. La feminista teologio reprenis ĉi tiujn kontribuaĵojn en la preparita tereno de la kristana antropologio; la virina korpo spaco de savado (M. T. PORCILE) estas ankaŭ subjekto kaj objekto de liberigado. Resurektinta korpo, privilegia loko de graco. Kaj en la Dia Popolo okazas iu vera sensus fidelium. Preter balastro kaj tradicioj kiuj daŭre pezadas, ia nehaltigebla plenaĝo igas ke la moralaj decidoj pli kaj pli estas kontrastataj rilare al la korpeco, la afekcio kaj la sekseco. Iu ekzemplo kiun mi kutime metas estas tiu de ia Hispanio plimulte katolika kiu dum multaj jaroj estis la lando kun plej malalta naskiĝo-kvanto en la mondo, io kio devus ne okazi pro la efiko de la metodoj de Billins aŭ Ogino, sed far virinoj kiuj post aŭskulti la kondamnojn al la metodoj de familia planado prenis la decidojn kiujn ili konsideris morale adekvataj en ilia vivo. Iu plenaĝo foje realigata kun ne malmultaj personaj konfliktoj. Vere estas ke la teologia progresado estis pli lanta ol ni dezirus sed pli rapida ol tio kion ni pensas. Eĉ la Eklezia Magistraro komencas paroli pri la eroso laŭ maniero tute ne pensebla antaŭ kelkaj jaroj, Verdire, “eros” kaj “agapé” –ascenda amo kaj descenda amo– neniam disiĝos tute. Ju pli ambaŭ unuiĝas, eĉ se divers-grade, la justa unueco en la sola realo de la amo, des pli bone realiĝas la vera esenco de la amo ĝenerale. 57
   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62