Page 58 - heleco-95_Neat
P. 58
Kaj oni prezentas ian korpan teologion ekde kaj por la Resurekto, eĉ en la liturgia tereno. Ne vane Ratzinger estis iu eminenta teologo antaŭ esti Pontifiko: Al la korpo oni petas multe pli ol al- kaj transporti ilojn, aŭ simile. Oni postulas de ĝi totalan kompromison en la ĉiutaga vivo. Oni postulas de ĝi iĝi «kapabla je resurekto», ke ĝi orientiĝu al la resurektado, al la Dia Regno, tasko kiun oni resumas per la formulo: «fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero». Tie, kie oni plenumas la dian volon, tie estas la ĉielo, la tero fariĝas ĉielo. Penetri en la dia agado por kunlabori kun li: ĝi estas tio kion oni komencas en la liturgio, por konkretigi poste preter ĝi. La Enkarniĝo ĉiam devas konduki nin al la resurekto, la sinjoreco de la amo, kiu estas la Dia regno, sed pasante tra la kruco (la transformado de nia volo en komuneco kun la dia volo). La korpo devas esti «trejnata», se tiel diri, fronte al la resurekto. Ni memoru, ĉi rilate, ke la termino «asketeco», hodiaŭ eksmoda, estas tradukata en la angla lingvo kiel «training»: trejnado. Nuntempe ni trejniĝas kun obstino, persisto kaj granda peno diverscele: kial do, ne trejniĝi por Dio kaj lia Regno? Diras Sankta Paŭlo: «Mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas» (Unua Korintanoj 9;27). Certe, estis ĝuste Sankta Paŭlo tiu kiu metis la disciplinom de la sportistoj kiel ekzemplo por la trejnado de la propra vivo. Tiu trejnado estas esenca parto de la ĉiutaga vivo, sed ĝi devas trovi sian apog-punkton en la liturgio, en sia «orientado» al Kristo resurektinta. Ni diru tion per aliaj terminoj: temas pri ekzercado celanta akcepti la aliulon en ĉi ties alieco, trejnado por la amo. Iu trejnado por plene akcepti Aliulon, Dion, kaj lasi modli kaj utiligi de Li. 3.-ESTI Ni estas korpo. Kaj eĉ pli, Preskaŭ ĉiuj doktrinoj akceptas jam fronte al dualismoj kaj monismoj la integrecan esencon de la homa estaĵo. Fakte la holisma anglismo estas laŭmoda. Kiel bone eksponas la doktorino kaj psikologino Á. CORRAL, ni estas socia bio-psika unueco. Ni aldonas spirita. Ne estas necese fundamenti la gravecon kaj interagadon de ĉiu el la elementoj de tiu tutaĵo. Korpo, menso/emo- cioj/animo, grupo. Ĉio penetrita kaj transcendita ekde la spirito, la ruaĥ. Unueco kiu formas identecon, aŭ ĉu inverse? La afero de identeco rilate al la korpo elvokas aferojn kiel la binomo sekso/genro, aŭ la persistado en la tempo, senforgese de la resurektado laŭ korpo kaj animo. Ni estas malsamaj ol tio kio ni estis antaŭ dudek jaroj sed tamen ni estas la samaj. Tial, mi preferas temi nun pri korpeco anstataŭ korpo. Ties fizika materio, krom kunhavi ripetadan epistemologian debaton, estas per si mem efemera; esceptante la neŭronoj, la ĉeloj ne supervivas pli ol sep jarojn. Identeco en senĉesa evoluado, aŭtenta metamorfozo en kiu intervenas genetiko kaj viv-medio, kaj en kiu okazas kvalitaj saltoj de naskiĝo kaj morto/resurekto (L. Boros). Egale sed malsame: Ne tuŝu min, dirus resurektinta Jesuo al iu Maria de Magdalo kiu rekonas lin nur kiam Li alvokas ŝin laŭ ĉi ties nomo. Tiu korpo kiu konservas la vundojn de la Kruco estas transformita korpo. Korpo unika, absoluta, digna, kiu pleniĝas kaj persistas. Kiel la papilioj kiujn KÜBLER-ROSS vidis desegni de la kamboĝanaj infanoj en ĉies batalado kontraŭ la morto instalita en ilia lando. Providenco, hazardo, libera elektado de vojoj pri kiuj ni neniam ŝcias kien ili kondukas nin. La mistero de vivo skribita sur nia haŭto, kiel la beleco de la ligustraj desegnoj per kiuj regalas nin la saharanaj virinoj. Pli ol ilo por ni, nia korpo estas per si mem identeco, konscienco, komunikado (Marcel). Kontinueco en la tempo (dank’ al la subtaksita povo je reproduktado de la korpo far la virinoj, ilia nevidebligita produktiga povo kaj ilia kultura kaj spirita heredaĵo). 4.-ESTI PLI: La transcenda dimensio eblas nur ekde kaj per la korpo. La novtestamenta teologio ne asertas ke la korpo estus prizono de la animo, sed templo de la Spirito. Ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? Kaj vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru al Dio en via korpo. (Unua Korintanoj 6;18-20). Kaj tiu sperto pri Dio pasas tra la feliĉo kaj liberigo. Tra la sano, vorto de la sama etimologio kiel savo. La koncepto mem de sano, logike, estas dekomenca esenca en la Konstitucio de 1996 de la Tutmonda Organizo de la Sano kiel la kompleta stato de fizika, mensa kaj socia bonstato, kaj ne nur la manko de afekcioj aŭ malsanoj. La teologiaj sekvoj estas evidentaj. Kiel formulas Radford Ruether, “se oni estas sana, oni estas sankta”. Kaj pro tio ni ne povas silenti antaŭ la sociaj (kaj eĉ ekleziaj) ofendoj kiujn povus suferi niaj korpoj, nek ĉesi kanti iliajn belecon, arton kaj plezuron. Ĉiu korpo estas digna, bela per si mem, kontraŭ ĉiu subjektiveco kaj estetika merkantilismo. Ruaĥ, la vento kiu ŝvebas super la akvo (Genezo 1), la spiro kiu igas el la koto vivestaĵon (Genezo 2), la animo, la Spirito kiun Jesuo promesas al ni, la vento kiu invadas la ĉambron de la apostoloj en 58
   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63