Page 60 - heleco-95_Neat
P. 60
Esti kaj sin senti amata de Dio kondukas nin al nia kompromiso de amo (Unua Johano 15). La dimensio de la zorgado, tiom en rilato kun la virinoj (Guilligan) estas en la kazo de la kristanismo iu imperativo. Sed ne kiel io intimista kaj nure persona, ankaŭ socia, politika, ekologia, kosma. Zorgi pri la aliuloj, la Naturo, la Kosmo, zorgi pri la vivo. Koro, manoj, haŭto, ventro kiu generas vivon rekreante la patrinan sinon de Dio. La dia kareso transformigas nin en fekundajn personojn. Alvokitaj donaci al la mondo sian teneron kaj sian forton. Ami la Vivon, vivadi en la Amo. 7.-AMI PLI Tiu amo prenas la formon je Eroso, Agapo, Philia. Inter ili estas pli da simileco ol tio kion ni pensas, kvankam ne estas la samo. “(…) la ebria kaj sendisciplina eroso ne estas la savo, «ekstazo» al la dia, sed falo, degradiĝo de la homo. Rezultas evidenta ke la eroso bezonas disciplinon kaj purigon por doni al la homo, ne la plezuro de unu momento, sed iun manieron igi lin iel gustumi tion plej altan de lia ekzistado, tiun feliĉon kiun emas nia tuta ento. En ĉi tiuj rapidaj konsideroj pri la koncepto de eroso en la historio kaj en la nuntempo klare elstaras du aspektoj. Antaŭ ĉio, ke inter la amo kaj la dia ekzistas ia rilato: la amo promesas senfinecon, eternecon, ian realaĵon pli grandan kaj tute malsaman ol nia ĉiutaga ekzistado. Sed, samtempe, oni konstatas ke la vojo por atingi tiun celon ne konsistas el nure lasi sin regi de la instinkto. Estas necesa ia puriĝo kaj maturiĝo, kiuj inkludas ankaŭ la rezignon. Ĉi tio ne estas rifuzi la eroson nek «venenigi» ĝin, sed salubrigi ĝin por ke ĝi atingu ĝian veran grandecon. La lernado pri la vivo pasas tra la propra kaj reciproka sanigado de la tri vundoj de Miguel Hernández, la amo, la morto kaj la vivo. Resurekto laŭ korpo kaj animo. Niaj korpoj kiel Arboj de Vivo. Burĝonoj jam adoltaj de la Arbo de Vivo en kiu ni vivas, moviĝas kaj ekzistas, Kristo resurektinta. Korpo de Kristo: La Corpus estas unu el la centraj devotecoj de la kulto al la Korpo de Kristo (pano konsekrita, sed korpo). La festo de la Corpus Christi respegulas en sia pompo kaj sakraleco la mistifikon kaj virecigon al kiu ni reduktis tion korpecan kaj propran de Kristo. Alta, orita, malproksima, senseksa, tuŝita nur de la konsekrita viro, la hosti-montrilo estas aŭtenta ikono de la korpa realaĵo kiun ni estas analizante. La eŭkaristia evangelia senco perdiĝas inter tiom da pompo cetere respektinda kaj belega. Ĉu kukoj anstataŭ Pano de Vivo? Kial ne krom ĝi? La pasiono oferas al ni alian korpan realaĵon, iun Ecce Homo humiligatan, sangantan, brutale homan. Kiel lia morto kaj iun Korpon gloran resurektintan. Kaj la Evangelio parolas al ni pri iu pano kaj iu pokalo kundividitaj, ĉi tiu estas mia Korpo. Kaj pri iu aktuala realaĵo kiu igas ĝin videbla al ni sakramente: tio kion vi faris al iuj el ĉi tiuj fratoj miaj pli malgrandaj, tion vi faris al mi. Prostituitaj geinfanoj, torturitaj personoj, malsatantoj, mistraktitaj virinoj, Korpo de Kristo. Amen. La eklezia kompromiso kun la malriĉuloj laŭlonge de la historio tradukis tion tiele: sanigado/savado per- sona, socia, politika, korpa, psikologia kaj spirita. 8.-ĜUI PLI, DANCI PLI, RIDI PLI Tio kio, paradokse, daŭre malfacilas por ni estas asocii la konceptojn de sano, feliĉo kaj liberiĝo kun tiuj de ĝuo, rido, tenero, plezuro, festo, sekseco, ktp. Unu el la malmultaj veroj kiuj enestas en la teologi- fikcia verko de la Kodo de Vinĉio estas tio ke la realaĵo de iu Jesuo edziĝinta kaj kun filoj estus helpinta liberigi la kristanismon el la patriarkeca prizono en kiu ĝi drivis kaj eble tio estus farinte nin pli feliĉaj. La vojiroj de la mistikul(in)oj de nia historio kaj de nia nuntempo, aŭ verkoj kiel Kisi estas preĝi (W. MÜLLER) kaj Kiel bonrilati kun niaj deziroj (P. SHELDRAKE) estas helpante nin integri ĉi tiun gravegan dimensión. La mistika renkontiĝo surprizmaniere asociiĝas al la seksa fandiĝo. Por Freud la libido estas la vitala energio antonomazie. Ĝi estas tio kio, laŭ hinduisma spiriteco, situiĝas en la baza aŭ unua ĉakro. Ĝi estas asociita kun la sekso kaj estas ankaŭ la loko kie enestas pli da energio en la homa korpo, tiu energio kiu permesas al ni generi vivon. Oni kutime nomas ĝin ankro de la spirito. Ne estas strange ke la Rido estis signo de Resurekto, de Pasko, kaj ke oni favorus ĝin tra la seksa humuro. Jarcentoj da senpagaj sesioj de ridoterapio en la paska vigilo. La plezuroj de la vivo, la festo, la brak- umado. Korpaj realaĵoj kiujn ni komencas enkonduki en nian spiritan esploron ĉeestas en la Evangelio. Oni kutime priskribas la Dian Regnon kiel bankedo kun vino kaj danco. La plej bona ekzemplo povas esti la brakumado, la kisoj kaj la granda festo per kiu tiu bona patro-Dio regalas la filon kiu revenis hejmen. (Luko 15). Kiu ne volas esti amata, ĝuadi kaj esti feliĉa? Kiu ne deziras renaskiĝi en la patrina ventro de iu Dio kiu amas nin ĝisfreneze? Kiu ne kuraĝas fari novan mordon en ĉi tiun pomon? 60
   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65