Page 61 - heleco-95_Neat
P. 61
Justa Montero estas kunfondintino kaj ano de la Femin- ista Asembleo de Madrido. Begoña Zabala estas kun- fondintino kaj ano de simila eǔska asocio Emakume In- ternationalistak. Ambaǔ inoj membras ĉe la Redakci- Konsilantaro de la hispana politika revuo VIENTO SUR (Suda Vento). Per ĉi tiu artikolo ili esprimas sian opinion pri la temo de la prostituado, ege polemika en la feministaj medioj. La disvastiĝo de la feminismo, ĉi ties obstino vidigi la realaĵon de la virinoj kaj difini ĉi tiujn kiel subjektoj de rajtoj atingis ke pli kaj pli da ili prenas la vorton kaj esprimas siajn postulojn kaj proponojn. Ĉi tio okazas ankaŭ en la kazo de la virinoj kiuj praktikas la prostituadon. La prostituitinoj sin prezentis por pritemi sian realaĵon kaj esprimis kompleksan bildon pri ĝi, plena je nuancoj kaj foje kontraŭdira, pri la diversaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj en kiuj ili praktikadas sian laboron, siaj travivaĵoj kaj postuloj. Ilia poziciiĝo, samkiel ilia realaĵo, ne estas samforma: estas virinoj kiuj volas forlasi la prostituadon kaj aliaj kiuj volas labori vendante seksajn servojn. Laŭlonge de pli ol 30-jara lasttempa trairado, la feminista movado pliprofundigis en sia analizado de ia realaĵo supozeble simpla kaj sterotipa penetrante en sian propran kompleksecon kaj internan dinamikon. Ĉi tio, kio sendube signifas ian sukceson, de nia vidpunkto pridiskutas la ĝeneralan skizon formulitan de iuj feministaj tendencoj, kiuj tenas la virinojn enfermitaj en abstraktaj skemoj kaj kies ideoj pri la subpremado kaj la sekseco lasas for la personajn procezojn kaj proponojn de multaj el ili, inter kiuj troviĝas la prostituitinoj. Tial ni kon- sideras ke, en ĉi tiu debato, aŭskulti la prostituitinojn konstituas antaŭkondiĉon por koni ties realaĵon, kompre- ni la implikaĵojn de la debato, formuli iun proponon kiu povus utili kaj aktualigi idealon kiu pliriĉiĝus alpren- ante la novajn realaĵojn kiujn generis la feminista agado mem kaj la socio. La diversaj realaĵoj de la prostituado La debato ne estas nova en la feminista movado; jam fine de la 80-aj jaroj, grupoj de la Ŝtata Kunordigantaro de Feministaj Organizaĵoj impulsis ĝin kaj, man-en-mane kun la italaj prostituitinoj kiel Karla Korso kaj Pia Kovre, disvolviĝis la pripensado. Kio, jes ja, estas nova estas la nuntempa akreco de la debatado. Inter la pozicioj, ege kontraŭdiraj, de tiuj, kiaj ni, kiuj defendas la rajtojn de la seks-laboristinoj kaj tiuj kiuj postulas la aboliciismon, ekzistas iu baza interakordo en la decida apogo al la petoj de la virinoj kiuj volas forlasi la prostituadon kaj postulas de la publikaj administracioj prilaborajn kaj sociajn dispoziciojn kiuj ebligus tion. Ekzistas kunsento ankaŭ pri la denunco kaj kondamno de la mafioj de la prostituado kiuj ĉantaĝas kaj devigas la virinojn, per trompo, altrudo kaj perforto labori iliaserve, tenante ĉi tiujn multkaze enfermitaj, sen-libere, fakte en situacio de sklaveco. Sed ni konsideras ke oni devas plu preteriri: la postulo de efikaj kaj drastaj dispozicioj por persekuti tiujn mafiojn, devas esti akompanata de la reklamacio, samfirmece, ke oni priatentu pri la inica peto de tiuj virinoj kiu ne estas alia ol resti ĉi tie por labori, oferante al ili ties reguligon, evitante tiele la aplikadon de policaj dispozicioj per kiuj fine ili estas elpelitaj al siaj devenlandoj. Ĉar estas evidente ke la fenomeno de la mafioj, tia kia ĝi manifestiĝas nuntempe, havas grandan rilaton kun la politikoj pri enmigrado kaj ĉefe kun la rifuzo de la riĉaj landoj akcepti la laŭleĝan ĉeeston de malriĉaj enmigrintoj en siaj teritorioj. Rimarkindas ke ĝuste tiuj partioj nun regantaj en Eŭropo kiuj samtempe impulsas dispoziciojn pli kaj pli punajn kaj aboliciistajn rilate al la prostituado kaj dispoziciojn pli kaj pli limigajn por la enmigrado, pere de leĝoj kiuj malpliigas la rajtojn de la fremduloj. Tie finiĝas la konsento. La malakordo inter la malsamaj tendencoj ne okazas pro la pritakso de la mafioj, sed pro la pritakso de la prostituado, pro la identigo kiun la aboliciistaj pozicioj establas inter ĉi tiu kaj la mafioj kaj, tial, la ekstrapolo de la karakteraĵoj de la mafioj al la tuta praktiko de la prostituado. Tiel klare oni esprimas en la “Manifesto por la abolicio de la prostituado”: “Ke la prostituado konstituas, en ĉiuj kazoj kaj cirkonstancoj, ia nepra formo de seksa ekspluatado de la prostituitaj personoj, kaj iu el la formoj pli tenacaj en kiuj manifestiĝas, praktikiĝas kaj pludaŭriĝas la genra perforto”. Ĉi tiu drasta simpligo de la diversaj realaĵoj konekse kun la prostituado malebligas, ekzemple, diferencigi inter trudita kaj ne-trudita prostituado; la malsamaj situacioj inter tiuj kiuj praktikadas ĉi tiun laboron: eksterleĝaj 61
   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66