Page 62 - heleco-95_Neat
P. 62
enmigrintoj, studentinoj, dommastrinoj, ktp; la faktaj kondiĉoj laŭ kiuj oni praktikadas ĝin: surstrate, endome, en kluboj… Laŭ tiu sama logiko, la rilato kiun oni establas inter prostituado kaj enmigrado povas konduki al la konkludo ke ĉiuj virinoj dediĉitaj al la prostituado venas el fremdaj landoj helpe de la mafioj kiuj devigas ilin prostituiĝi kontraŭvole. Ĉio ĉi signifas ia deformado de la realaĵo kiu kunportas seriozajn problemojn en la tereno de la ideologio kaj la praktiko. Aliaj formoj je altrudo kaj ekspluatado Tial rezultas oportune atentigi pri la ekzisto de aliaj formoj je altrudo kaj ekspluatado de la prostituitinoj evi- dente kondamnindaj, sed ne kompareblaj al la sklavistaj mafioj. Ekzemple, okazas ĉantaĝoj al la enmigrintaj seks-laboristinoj, fare de “komercaj” kaj eĉ familiaj retoj kiuj enkondukas ilin eksterleĝe en la landon, en- spezante el ili enormajn monsumojn kiuj lasas ilin enŝuldiĝintaj por multaj jaroj. Temas pri ia abomeninda ekspluatado, sed ne estas la sama afero kiel la mafioj. Ĉi-kaze estas nek trompo nek altrudo, sed uzuro kaj uzado de leĝaro kiu marĝenas, fakte, tiel la prostituadon kiel la reale ekzistantan enmigradon, kaj oni devas pritrakti ĉi temon de ĉi tiu perspektivo. Aliflanke, al ni ŝajnas necese konsideri ke kiam oni primonigas la sekson, kaj ĉefe se ne ekzistas ia tipo je regulado kaj sekve mankas agnoskitaj rajtoj por la prostituitinoj, povas okazi superekspluatado de la virinoj far la klubo-mastroj, la fisvatistoj, la klientoj. Sed ĉi tio, malgraŭ tio kion manifestas la seks-laboristinoj mem, ne estas sklaveco sed ekspluatado, kio estas sufiĉe grava! La distanco inter ambaŭ realaĵoj estas ĝuste tio kio bezonas pli atentan analizon, ĉefe kiam tiuj poziciiĝoj igas enkrimigi kaj mallegitimi eĉ pli la praktikon mem de la prostituado igante ke ĉi tiu okupo funkciu en la marĝenoj de la leĝeco, kie tiuj reale sendefendaj kaj “eksterleĝaj” rezultas esti la seks-laboristinoj. Simpligi la diversajn realaĵoj de la prostituado per iu ideologia difino antaŭe fiksita sub konceptoj de agreso kaj seksa sklaveco ne alĝustiĝas al la komplika realaĵo, kaj tial solvas neniun el la problemoj. Sen la agnosko de la rajtoj de la prostituitinoj oni intensigas ĉi ties vundeblecon kaj oni favoras la senpunecon de tiuj kiuj el- tiras profiton el la prostituado. De ĉi tiu vidpunkto, temi pri la abolo aŭ elradikigo de la prostituado konstituas iun pozición ideologie pli komfortan por tiuj kiuj defendas ĝin, sed fakte malmulte utilan por la virinoj rekte implikitaj en la afero. Sed la kerno de la debato pli klare aperas kiam oni devas atenti pri la postuloj de tiuj kiuj, sin difinante kiel seks-laboristinoj, asertas ke la prostituado ne ĉiam estas rezulto de altrudo, kio ne estas sia kazo kaj ke ili vo- las daure labori kiel prostituitinoj. Pri tio ni traktos sekve. La nura ekzistado de tiuj kiuj parolas tiamaniere pri- diskutas la centran ideologian argumentadon de la aboliciismo kiu identigas prostituadon kun sklaveco, kaj krome metas unuavice multajn elementojn, ĉiuj ili kompleksaj, kiuj intervenas en la debato pri la prostituado: la konsidero, de ĉiu pagata agado, kiel laboro; la libereco realigi tian agadon, la kozigo de iu persono pro la fakto praktiki sekson laŭpreze; la objektigo de iu rilato pretendite afekcia kaj ameca. Krome, sendepende de tio kion por ĉiu ajn persono signifus la prostituado, aboli ĝin rezultas nepraktikebla ĉar la kialoj pro kiuj ĝi ekzistas estas profunde enradikigitaj en la sociaj strukturoj kaj en la ideologiaj skemoj de ĉi tiu patriarkeca kaj kapitalista socio. La lastinstancaj kaŭzoj de la prostituado devas esti serĉataj en la kunfluo kiu okazas en socioj kiel tiu nia, inter la merkato kaj la iompostioma enmerkatigo de aspektoj de la vivo kaj de la sociaj interrilatoj, kun ia seksa modelo androcentra kaj heteroseksa en kiu manifestiĝas la hierarkiaj rilatoj de genro impulsitaj de institucioj kaj ideologiaj skemoj kiuj plifirmigas ĝin. Tial oni devus komenci metante finon al la hipokriteco konsideri ke ĉi tiu soci-modelo povas meti finon al tipo je sekseco kiun ĝi favoras. La kaŭzoj Iu seksa modelo influita de la dominad-rilato de la viroj kaj subordigo de la virinoj kiu, inter aliaj karak- teraĵoj, metas en la centro la kontentigon de la seksa deziro de la viroj konsiderante ke la maskla sekseco celas sian seksan plaĉon ĉiurimede. La virinoj, male, devus kontroli sian propran seksan deziron (krom la viran deziron) pro kio la ina sekseco devas ne esti eksplicita. Iu modelo kiu, kiel montris la sociologiistino kaj esploristino pri la prostituado, Raquel Osborne, promocias, kiel komponaĵon de la maskleco, la apartigon inter sekso kaj afekcio inter la viroj, samtempe kiel ilian identigon kiel elemento de la femineco. Ankaŭ oni devas ne malatenti pri tio ke la familio evidentigas seriozajn limigojn kiel institucio legitimanta la erotik-afekciajn rilatojn estigante seksajn rilatojn ege malkontentigajn, ke estis okazinte ŝanĝojn en la familiaj rilatoj, ke estas virinoj kiuj preterpasis la limojn starigitajn de la dominanta seksa moralo kaj ke la feminismo enkondukis gravajn fendojn en la stereotipojn pri la femineco kaj la maskleco; eĉ konsiderante ĉi ĉion, tio su- pre indikita daŭre funkcias por fiksi la normojn kaj regulojn de la seksa konduto. Sed krome, en la debato pri la prostituado estas necese analizi kiuj estas la kialoj impulsantaj, ĉi tie kaj nun- tempe, iun virinon labori vendante seksajn servojn. La kialoj povas esti tre diversaj kaj rezulto el ensemblo da 62
   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67