Page 63 - heleco-95_Neat
P. 63
personaj kaj laboraj cirkonstancoj, samkiel el multaj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj trudoj. Multkaze la kialo estas urĝa kaj evidenta: la neceso pergajni sian vivon. Ke ĝi aperus kiel labora opcio montras ankaŭ ĝis kioma grado estas malabundaj kaj necertaj la laboraj alternativoj kiuj oni oferas al ili (dom-servo, gastej-servo), kaj eksplikas la abundecon, de antaŭ kelkaj jaroj, de enmigrintaj virinoj en la prostituado kiuj, ofte anstataŭas aŭtoktonajn virinojn kiuj aliris al aliaj labor-sektoroj. Sed tiu ne estas la sola kialo ĉar estas virinoj kiuj, havante aliajn alternativojn kaj ne pretekstante priekonomiajn urĝojn, eksplicitas sian intereson labori kiel prostituitinoj, sendepende ankaŭ de la pli malpli longa tempodaŭro de sia opcio. Estas diversaj la kialoj pro kiuj oni dediĉas al ĉi tiu laboro kaj pro kiuj multaj volonte restas en ĝi. En ĉi tiu prikonsidero de la prostituado kiel opcio je laboro rezultas klarige kompari ĝin kun alia el la laboraj ofertoj kiujn oni prezentas al ili: tiu de la dom-servo. La prostituado kaj la dom-servo kaj la vartado (de geold- uloj, gemalsanuloj, geinfanoj) konstituas la du labor-sektoroj kie estas pli granda ĉeesto de enmigrintaj virinoj. Kurioze ambaŭ konsistas el servoj “je zorgado” pri alia persono kiu devigas atenti pri ties reklamoj, ties necesoj fizikaj, seksaj kaj afekciaj. En ambaŭ sektoroj estas ampleksa mendo je enmigrintaj virinoj. Kiel dom- laboristinoj, iliaj labor-kondiĉoj estas ne-stabilaj, en iuj kazoj tre severaj ĉar postulas absolutan horaran dispo neblecon, mov-kontrolon, malaltajn salajrojn kaj malpli da rajtoj ol tiuj de la cetero el la gelaboristoj. La kaŭzo estas estas ke la dom-servado ankoraŭ gvidas sin per ia speciala reĝimo (ne per la Ĝenerala Reĝimo de la Sociala Sekureco), starante foje ĉe la limo de la leĝeco. Oni facile komprenas ke, en tiaj cirkonstancoj, multaj virinoj argumentus ke tial ke ili venis por gajni monon, ili elekts la prostituadon ĉar en ĉi tiu laboro ili pli gajnas. Oni povas konkludi ankaŭ ke la stimulo por realigi tiutipajn laborojn estas sufiĉe simpla: oni serĉas virinojn en kondiĉoj de ekonomia malforteco, sen agnoskitaj rajtoj, kaj ja la merkato okupiĝos decidi kiu estus ĉi tiu kolektivo en ĉiu kazo. La prostitucio: iu laboro La kapablo de ĉiuj virinoj formuli siajn necesojn kaj rajtojn, kiun la feminismo celas kaj impulsas, kontraŭas principe la prostituitinoj ekde aboliciismaj pozicioj. Ili artikigas ian diskurson en kiu oni igas malaperi la virinojn el la tereno de la rajtoj por redukti ĉi tiujn al la kondiĉo de viktimoj, pasivaj subjektoj nekapablaj esprimi siajn necesojn. Tiomgranda estas tiu viktimigi kiun aplikas al ili ke eĉ nomas ilin per pasivaj participoj, kiel “prostituitaj” kaj “ŝakritaj”. Per tiu ĉi procedo oni asignas al la viroj pli da povo ol tiu kiun ili havas, kiu ja ne estas malgranda! Kaj oni neas la eblecon ke ĉiu virinoj havas, eĉ en tiel malfacilaj situacioj kiaj tiuj kiujn alfrontas multaj prostituitinoj, preni la kontrolon de sia vivo. Sed, spite al tiu dogma ekskludo, iuj aktivistaj prostituitinoj manifestas ke sia profesieco enestas en la kapablo kontroli siajn seksajn servojn, kaj tial sian korpon en tiu komerca rilato, negocante kun la kliento kaj fiksante ili la servojn kiujn ili volas plenumi. Do la prostituado estas iu laboro en kiu la virinoj efektivigas iun ekonomian transakcion vendante, ne sian korpon, sed siajn seksajn servojn ŝanĝe de mono. Kaj en socio kie la laboro estas la ĉefa vojo de socia integr- iĝo, nei al ili ties kondiĉon de laboristinoj ne nur senigas ilin en ties kondiĉo je civitaninoj sed krome pli- fortigas ĝislime ties socian ekskludon kaj marĝeniĝon: la stigmatizo kiun enportas la prostituado. Sed ĝi ne estas iu laboro kiel iu ajn alia. Ne estas tia ne nur pro la dureco kiun ĝi kunportas ĉiusence: pro la ekonomiaj kaj seksaj ekspluatoj, pro mistrakto kaj malestimon kiun ili devas suferi el multaj klientoj. Se ne estus tiele oni ne komprenus la traktadon esence malsaman kiu okazas en iuj rilatoj ne komercigitaj, ĉar la kondut-modelo ne multe malproksimiĝas unuj el aliaj: la rilatoj de iuj klientoj kun la prostituitinoj ne mal- similas de tiuj, eĉ instituciigitaj, en kiuj enestas la perforto, la persekutado, eĉ la murdo. Ekde la feminismo oni batalas kontraŭ ĉiuj-ĉi manifestacioj de perforto, sed malfacile onu povus fari tion la prostituitinoj se oni ne agnoskas ilin kiel rajto-subjektoj. Kaj ĝ ne estas iu laboro kiel iu ajn alia ĉar la virinoj, ĝuste estante seks-laboristinoj, krome devas suferi la eks- pluatadon kaj malestimon de la socio mem pro la duobla moralo kiun oni praktikas. La duobla mezurilo kiun oni uzas por taksi la seksecon, la seksa moralo, rilate al la prostituitinoj kaj la cetero el la virinoj, estas en rila- to kun la malstabiligo kiun la prostituitinoj enkondukas en la tradician modelon de virino (eĉ se ĝi estas jam sufiĉe damaĝita). La seks-laboristino simbolas en la kolektiva menso iun figuron kiu rompas la limojn trud- itajn al la “bonaj virinoj”. Ŝi reprezentas la virinon seks-provokan, seks-senordan, tiun kiu malkaŝe manifestas sian seksecon, tiun kiu marŝadas dumnokte. Kaj pro tio ke ŝi signifas la rompiĝon kun la ina stereotipo, kaj denun- con de la socia hipokriteco, oni identigas ilin kiel aparta virina grupo kiun oni stigmatizas, kiun oni markas. La plej klara ekzemplo de la negativaj kromsignifoj kiujn oni atribuas al la prostituitinoj estas tio ke la vortoj “putinido” kaj “putino” estas uzataj kiel la plej malkvalifikaj insultoj kiun oni povas fari, kaj ke krome ili estas aplikata al ĉiu virino kiu defias la pozicion de subordiĝo asignita al ili, ĉefe en la afero de la sekseco. Kontraŭbatali la stigmatizon 63