Page 64 - heleco-95_Neat
P. 64
La stigmatizo kunportas ian socian rifuzon kiu izoligas la virinojn kaj tial igas ilin pli malfortaj antaŭ la eks- kludo, diskriminacio kaj ekspluatado, kaj malpermesas la pliboniĝoj de siaj laborkondicoj. Sed ĝi signifas an- kaŭ ian senvalorigon kiu ampleksiĝas a la tuta vivo de la virino kiu tiele restas submetita en la kategorion de prostituit-ino. Tio estas, ŝi ne laboras “kiel”, sed “estas” prostituitino. Klare esprimas tion sekvaj vortoj de Lidia Falcón “la virinoj viktimoj de la prostituado povas nek scii, nek kompreni kiel oni realigas ian plaĉan, volontan kaj senpagan seksecon”. Oni ne akceptas ilian ekzistadon preter tiu modelo kiel la socio difinas ilin, tial ne ek-zistas diferenco inter ilia laboro kaj ilia privata vivo en kiu ankaŭ oni neas al ili ĉiun ajn pozicion kiel sub-jekto, ĝis la ekstremo fermi la eblecon de seksaj rilatoj elektitaj kaj plaĉaj por ili. Do ne estas hazardo ke la socia stigmatizo estus la ĉefa problemo kiun multaj el ili identigas kiel la ĉefa pro- blemo kiun ili devas alfronti. Ni aspiras al ia socio kie la rilatoj ne estus merkatigitaj, ekzistus nek subpremigaj institucioj nek stereotipoj asignitaj a ĉiu sekso, nek pov-rilatoj inter viroj kaj virinoj, inter la Nordo kaj la Sudo; kie la sekseco estus praktikata ekde liberaj interrilatoj. Kaj same kiel okazas kun multaj aliaj problemoj, ni ne vidas realigebla antaŭen-progresi, ekde la multaj dimensioj de la feminista batalo, sen alfronti la sociajn problemojn tiel kiel prezentiĝas nuntempe al diversaj kolektivoj de virinoj. Tiele, kontraŭ la stigmatizo kaj la diskriminacio ni defendas la agnoskon de la seks-laboristinoj kiel subjektoj kun rajtoj je civitaneco kaj, do, ankaŭ sociaj kaj prilaboraj. Eble tiamaniere oni kreus la kondiĉojn por ke ne okazu la deviga prostituado kaj por ke oni permesu ĝian praktikadon en kondiĉoj de leĝeco kaj digno por la virinoj. Ĉi tio signifas, unualoke, ilian rajton esti asŭkultitaj, difini siajn problemojn laŭ sia propra parolmaniero. Kaj do apogi la kolektivojn kun kiuj ili laboras, kiel (interalie) Hetaira en Madrido aŭ Licit en Katalunio, en la linio komuna al ili artikigi aliancojn. Ni ne konas la destinon de la sekso, de la amo kaj de ni mem, sed jas ja ke en tio kio rilatas al ni en tiu vojo ni volas trairi ĝin defendante la liberecon kaj aŭtonomecon de la virinoj kaj pro tio batalanta kontraŭ ĉiu ajn patriarkeca stigmatizo. KOMENTO La teksto ĉi-supre tradukita estas klara poziciiĝo en la debato ekzistanta ene de la feminista movado pri la temo de la prostituado. Ni konsentas kun la opinio ĉi tie esprimita kaj ŝajnas al ni ke la defendita tezo estas bone argumentita. Tamen ni volas atentigi pri la fakto ke la defendant(in)oj de ambaŭ kontraŭaj pozicioj, la abol- isma kaj legitimisma de la prostituado, konsideras ke ĉi tiu estas specife ina afero. Verdire tia estas la ĝenerala sento, eĉ se senkonscia, pri la afero. Ankaŭ ni, metante ĉi tiun artikolon en revuo speciale dediĉita al la feminista temo, iamaniere falis en tiun skemon universale akcept- itan. En ĉiuj lingvoj estas ofte kaj kutime uzataj la vortoj “prostituitino”, “putino” kaj aliaj sam- signifaj terminoj, sed preskaŭ ne ekzistas aŭ preskaŭ neniam estas uzataj la koncernaj mas- klaj vortoj “prostituito” aŭ “puto”. Kompreneble, la celo de la vortaro estas difini la realon, kaj en la realo ne ekzistis la koncepto de “prostituito”, t. e. viro kiu por gajni monon vendas seksajn servojn. Sed la nuntempa realo rompis tiun skemon. Hodiaŭ, jes ja, ekzistas, eĉ abunde, la prostituitoj aŭ ĉiesuloj. Se veras iu statistiko kiun ni vidis lasttempe, nur en Germanio estas proksimume ses mil hispanaj viroj dediĉitaj al tiu profesio; supozeble estas ankaŭ aliaj devenantaj el aliaj landoj. Kaj io simile okazas en aliaj eŭropaj landoj, en Usono... En Germanio estas turismaj agentejoj kiuj organi- zas vojaĝojn al iuj Centr-Afrikaj landoj por virinoj kiuj deziras viziti la tieajn bordelojn kie viraj prostituitoj vendas siajn seksajn servojn. Io simile okazas en Usono rilate al Jamajko. En His- panio ekzistas tiutipa seks-servo por la turistinoj ekde la 60-jaroj de la pasinta jarcento, kaj oni kalkulas ke dum la lastaj jaroj, okaze de la ekonomia krizo kiu generis tiom grandan senlabor- econ, la nombro da viroj dediĉataj al tia komerco triobliĝis. Iamaniere, la ĝigoloj, kiuj ekzistas jam ekde la 19-jarcento, povas esti konsiderataj la pioniroj de la nuna vira prostituado. Sed de sociologia vidpunkto estas grandaj diferencoj inter ambaŭ figuroj, aŭ pli ĝuste inter la tipo je klientinoj de tiu seks-servo. La klientinoj de la ĝigoloj estis riĉaj, maljunaj virinoj, krome ne multenombraj. Sed la ekonomia evoluo de la socio generis alitipan virinon, el ĉiuj klasoj kaj aĝoj, kiu povas pagi tiun servon, kaj pligrandigis la nombron da viroj kiuj bezonas vendi tiun servon. Ĉu tiu nova fenomeno enkondukos ŝanĝojn en la mani- ero kiel la socio prijuĝas la prostituadon? Eble estas tro frue por respondi tiun demandon, sed nedudeble ĉi tiu socio rapide kaj neantaŭvidite evoluas, kaj ankaŭ la ŝanĝoj okazantaj en ĉi tiu tereno venas impulsataj de la progreso de la feminismo. 64
   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69