Page 65 - heleco-95_Neat
P. 65
Verkis: Susana Gamba Argentina feministino. Specialistino pri genraj studoj Prezidantino de la Fondaĵo AGENDO DE LA VIRINOJ Kunordigantino de la vortaro de genraj studoj kaj feminismo La koncepto rilatas al la movadoj de virina liberigado, kiuj historie estis akirintaj diversajn in- fluojn. Same kiel aliaj movadoj, ĝi generis penso kaj agado, teorio kaj praktiko. La feminismo celas ŝanĝon en la sociaj interrilatoj kiu konduku al la liberigado de la virino –kaj ankaŭ de la viro– per la eliminado de la hierarkioj kaj malegaleco inter la seksoj. Oni povas diri ankaŭ ke la feminismo estas iu sistemo de ideoj kiu, startante de la studo kaj analizo, celas transformi la rilatojn bazitajn sur la nesimetrio kaj la seksa opreso, pere de la mobiliziga agado. La feminista teorio rilatas al la sistematika studo de la virina naturo, la virina rolo en la socio kaj la vojoj por atingi la inan emancipiĝon. Ĝi diferenciĝas de la Studoj pri la Virino per sia strategia perspektivo. Krom analizi kaj/aŭ diagnozi pri la virina loĝantaro, ĝi eksplicite serĉas la vojojn por transformi la situacion. Kvankam la feminismo ne estas homogena, nek konstituas fermitan idearon ─ĉar la samaj poli- tikaj kaj ideologiaj teniĝoj ampleksantaj la tutan socion, interkruĉiĝas en ĝiaj diversaj internaj tendencoj─ ni povas diri ke ĉi tiu estas iu integra politika movado kontraŭ la seksa diskriminacio en ĉiuj terenoj (leĝa, ideologia kaj soci-ekonomia), kiu esprimas la batalon de la virinoj kontraŭ ĉiu ajn formo je diskriminacio. Historiaj antaŭaĵoj Iuj aŭtorinoj situas la komenciĝon de la feminismo en la fino de la 13-a jarcento, kiam Vilhel- mina de Bohemio proponis krei iun eklezion de virinoj. Aliaj reprenas, kiel parto de la feminista batalo, la predikistinojn kaj sorĉistinojn, sed estis meze de la 19-a jarcento kiam komenciĝas ia organizita kaj kolektiva batalado. La virinoj partoprenis en la grandaj historiaj okazaĵoj de la las- taj jarcentoj kiel la Renesanco, la Franca revolucio kaj la socialistaj revolucioj, sed laŭ sub- ordigita maniero. Estas ekde la sufragetismo kiam la inoj depostulas sian aŭtonomecon. La pionirinoj La batalado de la virinoj komencis havi konkretajn celojn ekde la Franca Revolucio, kunlige kun la egalecema kaj racionalisma ideologio de la Iluminismo, kaj kun la novaj labor-kondiĉoj aper- intaj komence de la industria Revolucio. Olimpia de Gouges, en sia “Deklaracio de la Rajtoj de la Virino kaj la Civitanino” (1791), asertas ke la “naturaj rajtoj de la virino estas limigitaj de la ti- raneco de la viro, situacio kiu devas esti reformata laŭ la leĝoj de la naturo kaj la racio” (pro kio ŝi estis gilotinita far la propra registaro de Robespiero, al kiu ŝi aliĝis). En 1792 Mary Wollstone- craft verkis la “Defendo de la rajtoj de la virino”, formulante nepenseblajn petojn por la epoko: egaleco je civilaj, politikaj, laboraj kaj edukaj rajtoj, kaj rajto je divorco kiel libera decido de ambaŭ partoj. En la 19-a jarcento, Flora Tristán interligas la depostulojn de la virinoj kun la laboristaj bata- loj. Ŝi publikigas en 1842 La Laborista Unio, per kiu ŝi prezentas la unuan projekton de ia Inter- nacio de laboristoj, kaj eldiras “la virino estas la proletino de la proletaro [...] eĉ la plej subpremita el la viroj volas subpremadi alian estaĵon: sian virinon”. Nevino de iu perua militisto, ŝi loĝis dum iom da tempo en Peruo, kaj ŝia figuro estas speciale aprecata de la latin-amerika feminismo. La sufragetinoj Kvankam la principoj de la Iluminismo proklamis la egalecon, la praktiko montris ke ĉi tiu ne es- tis aplikebla al la virinoj. La Franca Revolucio ne plenumis iliajn depostulojn, kaj ili lernis ke ili 65