Page 66 - heleco-95_Neat
P. 66
devis batali laŭ aŭtonoma maniero por konkeri siajn rajtojn. La ĉefa depostulo estis la voĉdon- rajto, starte de kiu ili esperis atingi la ceterajn konkeraĵojn. Kvankam ĝenerale lideris ilin virinoj de la burĝaro, partoprenis ankaŭ multaj el la laborist-klaso. Usono kaj Anglio estis la landoj kie ĉi tiu movado havis pli da forto kaj eĥo. En la unua el ili, la sufragetinoj partoprenis en la kontraŭsklavismaj societoj de la nordaj ŝtatoj. En 1848, kunvokite de Elizabeth Cady Stanton, okazis en iu preĝejo de Seneca Falls la ŭnua kongreso por postuli la civilajn rajtojn de la virinoj. Finiĝinte la civilmilito, oni agnoskis la voĉdon-rajton al la nigruloj sed ne al la virinoj, kio provokis etapon de forta socia batalado. En 1920, la 19-a korektaĵo de la Konstitucio agnoskis la voĉdon-rajton sen laŭseksa diskriminacio. En Britio la peticioj de la sufragetinoj provokis ekde la 19-a jarcento iujn parlamentajn debatojn. La problemo de la ekspluatado de virinoj kaj infanoj en la fabrikoj interligis la feministan mova- don kun la fabianismo, prezentante depostulojn cele plibonigi la labor-kondiĉojn. En la jaro 1903 estis kreita la Woman's Social and Political Union (Virina Socia kaj Politika Asocio), kiu, estrata de Emmiline Pankhurst, organizis sabotaĵojn kaj perfortajn manifestaciojn, klopodante ke la unuiĝo de la virinoj preteriru la klasajn diferencojn. Eksterleĝigita en la jaro 1913, ĝia membraro estis persekutata kaj enkarcerigata. La unua mondmilito okazigis renversigon de la situacio: la brita registaro deklaris la amnestion por la sufragetinoj kaj konfidis al ili la organizadon kaj rekrutadon de virinoj por anstataŭi la viran laboristaron en la produktado dum la milito; post ĉi ties finiĝo, oni koncesiis la voĉdon-rajton al la virinoj. En Latin-Ameriko la sufragetismo ne estis tiom grava kiom en Usono kaj Eŭropo, estante ties partopreno limigita al la elitaj soci-tavoloj. Ankaŭ ne la organizaĵoj de socialistaj virinoj estis sufi- ĉe rimarkindaj. En Argentino, jam dekomence, la batalo de la virinoj por siaj rajtoj dividiĝis en iu burĝa tenden- co kaj alia de klasista kaj sufragetista tendenco. En ĉi lasta membris Carolina Muzzilli, juna laboristino, verkistino kaj aktiva socialistino. Ekde 1900 aperis diversaj feministaj centroj kaj so- cietoj. En la jaro 1918 estis fondita la Unión Feminista Nacional (Tutlanda Feminista Asocio), kun la partopreno de Alicia Moreaŭ de Justo. En 1920 estis kreita la Feminista Partio liderita de Julieta Lanteri, kiu kelkfoje prezentiĝis al la landaj balotoj. Sed la virinoj atingis rimarkindan ro- lon en la politika scenejo per la figuro de María Eva Duarte de Perón, kiu promociis en la jaro 1947 la leĝon de la politikaj rajtoj de la virino. La Feminismo kiel Socia Movado aŭ Nova Feminismo. Fine de la Dua MondMilito, la virinoj atingis la voĉdon-rajton en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj, sed paralele okazis malfluso de la feministaj bataloj. En ia transira etapo oni reprenas kiel pionirino la figuron de Emma Goldmann, kiu jam en 1910 estis publikiginta Anarkismo kaj aliaj eseoj, per kiu ŝi interligis la feministan bataladon kun tiu de la laboristklaso kaj eĉ faris alportaĵojn pri la virina sekseco. En ĉi tiu etapo –situigante ilin kiel “inicintinoj” de la nova feminismo– elstaras la alportaĵoj de Simone de Beauvoir, per La Dua sekso (1949) kaj de Betty Friedan, per la ankaŭ distinginda Mistiko de virineco (1963). La tiel nomata “nova feminismo”, komenciĝas fine de la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento en Usono kaj Eŭropo, kaj enkadriĝas ene de la sociaj movadoj ŝprucintaj dum tiu jardeko en la plej disvolviĝintaj landoj. La kerno de la temoj kiujn tiu nova feminismo prezentas estas la redifino de la koncepto de patriarkeco, la analizado de la origino de la virina subpremado, la rolo de la familio, la seksa divido de la laboro, le sekseco, la reformulado de la separiĝo inter la publika kaj la privata spacoj startante de la slogano “ĉio persona estas politika” kaj la studo de la ĉiu- taga vivo. Ĝi manifestas ke ne eblas socia ŝanĝo en la ekonomiaj strukturoj, se ne okazas sam- tempe iu transformiĝo de la seksaj interrilatoj. Ĝi prezentas ankaŭ la neceson serĉi novan identecon de la virinoj kiu redifinu tion personan kiel nepre necesa por la politika ŝanĝo. La nuntempa feminismo konsideras ke la jura kaj politika egaleco postulata de la virinoj de la 19-a jarcento ─ĝenerale konkeritaj en la 20-a jarcento─ eĉ se ili konstituis paŝon antaŭen, ne sufiĉis por esence modifi la rolon de la virinoj. La limigoj de la sufragetismo estis la propraj de la burĝa liberalismo, kaj oni konceptis la emancipiĝon de la virinoj kiel egaleco antaŭ la leĝo. Sed la kaŭzoj de la subpremado evidentiĝis esti multe pli kompleksaj kaj profundaj. Eĉ per la alportaĵo de la socialistaj ideoj, la denunco de la familio kiel fonto de subpremado, kaj la konceptado de proletara egaleco, oni ne alvenas al la kerno de la 66
   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71