Page 67 - heleco-95_Neat
P. 67
afero. Kvankam estis esencaj alportaĵoj kiel tiuj de Aleksandra Kolontai, ankaŭ la socialismo estis makulita de ia patriarkeca ideologio. La socialistaj revolucioj ne signifis substancan ŝanĝon por plejparto el la virinoj. La nova feminismo akceptas kiel defion montri ke la Naturo ne enkatenigas la homajn estaĵojn kaj ne fiksas ĉi ties destinon: “oni ne naskiĝas virino, oni sukcesas ekesti tion” (Simone de Be- auvoir). Oni depostulas la rajton je seksa plaĉo far la virinoj kaj oni denuncas tion ke la virina sekseco estis neita far la hegemonio de la viroj, reprenante la koncepton de klitora orgasmo kaj la rajton je libera priseksa elekto. Unuafoje oni pridubas tion ke ─pro ŝia kapablo reprodukti la specon─ la virino devus akcepti kiel biologian ordonon la vartadon de la idaro kaj la zorgadon pri la familio. Oni analizas la doman laboron, denuncante ĝian karakteron je aljuĝi al si pronask- iĝe por la tuta vivo, samkiel la socia rolo de la sama kaj ties ne-pagado. Ĉio ĉi implicas ian radikalan kritikon al la bazoj de la nuntempa socia organizo. “Jam oni ne akceptas la viron kiel prototipon de la homa estaĵo, kiel universalan. Ni batalas, jes, por ke oni ne rifuzu al ni iun ajn rajton, sed ni batalas, ĉefe, por meti finon al divido de roloj laŭ la sekso. Ene de la nuntempa feminismo ekzistas multenombraj grupoj kun diversaj tendencoj kaj orient- iĝoj pro kio estas pli ĝuste temi pri feministaj movadoj. Laŭ Stoltz Chinchilla, la feminismo estas ia parteca ideologio kiu devas esti interligita konscie aŭ subkonscie kun alia ideologio de soci- klaso. En iu komenco, kiu ampleksas la t. n. Unua Ondo (ekde la sesdekaj jaroj ĝis la okdekaj proksimume) ni povas sintetizi ĉi tiujn tendencojn laŭ tri ĉefaj linioj: iu radikala, alia socialista kaj alia liberala, interkruĉigitaj laŭ la tendencoj de la egaleco kaj la diferenco. La radikala feminismo asertas ke la plej granda socia kontraŭdiro okazas surbaze de la sekso kaj defendas ian kontraŭfrontiĝon. La virinoj estus subpremataj de la patriarkecaj institucioj kiuj havas kontrolon sur ili, sur ilia reproduktado. Shulamith Firostene per sia jam klasika verko La dialektiko de la seksoj (1971) asertas ke la virinoj konstituas unu socian klason, sed “male ol en la ekonomiaj klasoj, la seksaj klasoj rezultas rekte el iu biologia realaĵo; la viro kaj la virino estis kreitaj diferencaj kaj ricevis malsamajn privilegiojn”. Ŝi proponas kiel alternativon la neceson de iu nova socia organizo, bazita sur komunumoj kie oni stimulu la komunan vivon de geparoj kaj amikoj sen leĝaj formalaĵoj. La radikala feminismo havas kiel centraj celoj: repreni la seksan kaj reproduktan kontrolon de la virinoj kaj pligrandigi ilian ekonomian, socian kaj kulturan povon; detrui la hierarkiojn kaj la hegemonion de la scienco; krei ne-hierakiajn organizojn, solidarajn kaj horizontalajn. Alia ĉefa trajto estas la totala sendependeco de la politikaj partioj kaj la sindikatoj. Plejparto el la radikalaj feministinoj sin deklaras ankaŭ favore al la feminismo de la diferenco, kiu aperas komence de la sepdekaj jaroj en Usono kaj Francio kun la slogano “esti virino estas bele”. Ĝi proponas ian revalorigon de ĉio femineca, prezentante ian radikalan opozicion al la patriarkeca kulturo kaj al ciuj formoj de povo, konsiderante ĝin propra de la viro; rifuzas la organizon, la raciecon kaj la viran racion. Ĉi tiu feminismo kunligas tendencojn tre diversajn de- postulante, ekzemple, ke la ne-racieco kaj la sensiveco estas virina karakteraĵo, revalorigante la patrinecon, ekzaltante la domajn taskojn kiel io kreiva kion oni faras propramane, rekuperante la perkorpan esprimadon, la senliman plaĉo-kapablon de la virinoj kaj ĉi ties superregado de la menso, la ekzistadon de valoroj kaj kulturoj malsamaj por ĉiu sekso, kiuj kongruas kun iu spaco por la virino, kaj iu spaco por la viro ktp. La virina mondo estas difinata surbaze de kontraŭpovo aŭ ne-povo. Ĉi tiu tendenco estis majoritata en Francio kaj Italio kaj havis sufiĉe da forto en Hispanio. Ĝiaj ĉefaj ideologinoj estis Annie Leclerc kaj Luce Yrigaray en Francio, Carla Lonzi en Italio, kaj Victoria Sendón de León en Hispanio. Al tiu feminismo oni kontraŭmetas la feminismon de la egaleco, kiu agnoskas siajn fontojn en la radikoj de Klerismo kaj la sufragetismo, sed celas atingi la profundigon de tiu egaleco ĝis kom- plete aboli la artefaritajn diferencojn surbaze de la sekso. En Hispanio, Empar Pineda kaj Celia Amorós malfermis la debaton realigante ian klarigan analizon pri la konservativaj implikaĵoj de la ekstrema tendenco de la diferenco. En la sino de la radikala feminismo estas tendencoj ─kiel la radikala materiisma─ kiuj prijuĝas tre severe la feminismon de la diferenco. Ĉristine Delphy pri- nomas ĝin kiel novfemineco, ĉar havas biologiistajn kaj esenciismajn kromsignifojn, kaj finfine faras neniom krom plifirmigi la seksajn sterotipojn. La defendantinoj de la egaleco neas la ekzistadon de virinaj valoroj kaj asertas ke la sola valida diferenco estas tiu kiu originiĝis el la subpremado, “Tio kion oni trovas en la nuntempa hierarkia socio ne estas maskloj kaj inoj, sed sociaj konstruaĵoj kiuj estas la viroj kaj la virinoj (Delphy, 1980). 67
   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72