Page 116 - heleco-96
P. 116
iu komercisto loĝanta en Belgio, fojfoje financa mecenato, kaj komunikis al ĉi
tiu sian intencon enmatrikuliĝi en la Politeknika Lernejo de Zuriko en la sekva
aŭtuno, sed timante ke oni ne akceptus lin tial ke li aĝis du jarojn malpli ol
postulite. Cele helpi lin eviti tiun kondiĉon, iu amiko de la familio skribis al la
direktoro de la Politekniko petante fari escepton. La perletera respondo de la
direktoro esprimis skeptikismon pri la ebleco akcepti tiun «laŭsupozite “mir-
infanon”», sed tamen oni permesis al Ejnŝtejno fari la ekzamenon por eniro en
la lernejon. Do, en oktobro de 1895 Alberto iris pertrajne al Zuriko kvankam
dubo-sente. En la ekzameno li atingis altan kvalifikon rilate al matematiko kaj
sciencoj, sed ne okazis same pri la ĝenerala temaro: literaturo, franca lingvo,
zoologio, botaniko kaj politiko. La profesoro de fiziko, Heinrich Weber, su-
gestis ke Ejnŝtejno restu en Zuriko kaj ĉeestu la klasojn kiel aŭd-studento. Sed
anstataŭ fari tion, Alberto decidis, laŭ konsilo de la direktoro, dediĉi unu jaron
prepariĝi en la kantona lernejo de la vilaĝo Aarau, distance 40 kilometrojn
ŭeste el Zuriko.
Tiu lernejo estis perfekta por Ejnŝtejno. La tiea instruado baziĝis sur la filozo-
fio de iu svisa pedagogia reformisto de la komenco de la 19-a jarcento, Johann
Heinrich Pestalozzi, kiu fidis pri la metodo de videbligo de bildoj por stimuli
la lernantojn, kaj opiniis ke oni devus instigi la digno-senton kaj la individu-
econ de ĉiu infano. Pestalozzi predikis ke oni devus permesi al la lernantoj al-
veni al ĉi ties propraj konkludoj, tra serio da paŝoj komencante per la praktika
observado kaj sekvante per intuicio, pensa konceptado kaj videblaj bildoj; laŭ
li, eĉ la matematiko kaj la fiziko estus lerneblaj kaj kompreneblaj per tiu meto-
do. Tio evitadus la lernadon surbaze de ripetado, memorigo kaj altruditaj kon-
ceptoj. Tiu instru-metodo estis tute mala ol tiu aplikata en Germanio kaj kiun
tiom multe abomenis Ejnŝtejno. En tiu lernejo li komprenis kaj praktikis la eks-
perimenton de bild-videbliga penso kiu kontribuis igi lin esti la plej granda
scienculo de lia epoko.
Dum li lernis en Aarau, Alberto gastis ĉe la familio Winteler, kies anoj iĝis
parto de lia vivo dum longa tempo. Estis Jost Winteler, instruisto pri historio
kaj greka lingvo en la lernejo; lia edzino, Rosa, kiun Ejnŝtejno nomadis «pan-
jo», kaj iliaj sep gefiloj. Ilia filino Maria estis la unua fianĉino de Alberto, kaj
unu el iliaj filoj, Paul, edziĝis poste al Maja, la fratino de Alberto. «Paĉjo» Win-
teler estis progresista homo kiu kunhavis kun Ejnŝtejno la antipation al la ger-
mana militarismo kaj la naciismo ĝenerale. Lia politika idealismo helpis kon-
formigi la socian filozofion de Ejnŝtejno. Ĉi tiu disvolvis similan senton kiel Win-
teler favore al tutmonda federismo, la internaciismo, la pacifismo kaj la demo-
kratia socialismo, kun forta devoteco por la persona libereco, kaj la esprim-
libereco. Krome, la interrilato kun tiu familio kontribuis al tio ke Ejnŝtejno iĝis
pli memfida kaj amikeca, kvankam li daŭre estis ĉiam sufiĉe solecema. Foje li
lernadis dumvespere, sed ofte li sidadis ĉe la tablo kun la familio. Li enamiĝis
116