Page 117 - heleco-96
P. 117
al Maria Winteler fine de la jaro 1895, plurajn monatojn post sia instaliĝo en la
domo de ŝiaj gepatroj. Dum kelkaj monatoj ŝajnis ke ĉio iris bone en tiu am-
afero kaj ke ĝi kulminos per geedziĝo, kio tre plaĉus al ambaŭ familioj, ĉefe al
la patrino de Ejnŝtejno. Ni vidos ke poste tiu espero ne plenumiĝis, kaj la ini-
ciato meti finon al tiu am-rilato estis de Ejnŝtejno. Dum tiu lerno-kurso en Aa-
rau, Alberto daŭre ekzercis violon-ludadon kaj partoprenis en koncerto pri iu
verko de Bach en la preĝejo de tiu svisa urbeto.
La malaprezo de Ejnŝtejno al la aŭtoritatecaj lernejoj de Germanio kaj la mili-
tarisma etoso de tiu lando pelis lin rezigni la germanan civitanecon kaj petis al
sia patro entrepreni la koncernajn demarŝojn. Kuraĝigis lin en tiun decidon la
profesoro Winteler kiu sin difinis kiel civitano de la mondo. Alberto iĝis do,
sennaciulo ekde januaro de la jaro 1896. Tiujare li iĝis ankaŭ senreligiulo; kul-
minis tiam lia distanciĝo de la juda religio. Kelkajn jarojn poste, okaze de la
kontraŭjudisma ondo ekde la 20-aj jaroj, li komencis rekuperi sian judan ident-
econ; tiam li diradis: Kvankam estas en mi nenio kion oni povus nomi “juda
fido”, mi estas kontenta aparteni al la juda popolo. Poste li kutimis diri: la
judo kiu forlasas sian fidon troviĝas en situacio simila al heliko kiu forlasas
sian konkaĵon, ĝi daŭre estas heliko. Kvankam li jam ne plu praktikadis la
judan religian ritaron, ne estis rare vidi lin ĉeesti religiajn ceremoniojn en sina-
gogoj kaj priludi violonon en ili.
En 1896, Ejnŝtejno finis sian lerno-kurson en Aarau kun sufiĉe bona kvalifiko,
la dua inter ĉiuj lernantoj. Kiel kutime, li estis plejsupera en sciencoj kaj ma-
tematiko, sed feblis pri la franca lingvo. Ĉiukaze, li rajtis prezentiĝi al la ekza-
meno por eniro en la Politeknika lernejo de Zuriko, kio estis sia celo. Ankaŭ en
tiu ekzameno li sukcesis atingi altan kvalifikon por eniri en la lernejon kaj fari
kvar-kursan karieron.
En la somero de 1896 denove bankrotis la elektra kompanio de la fratoj Eins-
tein, ĉi-foje tial ke ili fiaskis intencante atingi la rajtojn por ekspluatado de la
necesa akvo por konstrui hidroelektran sistemon en Pavio. La societo dissolv-
iĝis amikece, kaj la onklo Jakobo eniris en iu granda entrepreno. Sed Her-
mann, la patro de Alberto, kies optimismo kaj orgojlo impulsis lin superi ĉiam
sian prudenton, insistis krei denove alian dinamoelektran entreprenon, ĉi-foje
en Milano. Alberto tiom multe dubis pri la perspektivoj de sia patro, ke li
adresiĝis al siaj parenculoj por konsili al ili ke ne financu denove liajn planojn,
sed tamen tiuj faris la financadon. Hermann konfidis ke iam sia filo kun-
laborus kun li en la negoco, sed verdire Alberto tute ne sentis altiron al in-
ĝeniereco. Komence li pensis ke iam li estus inĝeniero, sed poste rezultis al li
neeltenebla la ideo dediĉi sian kreivan energion al aferoj destinitaj igi la prak-
tikan ĉiutagan vivon pli rafinitan, kun la celo gajni kapitalon. Tiam estis klare
por li ke sia profesia alvokiĝo estis roli kiel instruisto. Kaj kun tiu ideo li ekiris
destine al la la Politeknika Lernejo de Zuriko.
117