Page 118 - heleco-96
P. 118

La Politeknika lernejo de Zuriko estis prestiĝa pro ĝia instruo de inĝeniereco de
       la scienco. En 1896, Ejnŝtejno estis unu el 11 novaj studentoj pri fiziko kaj mate-
       matiko. Li loĝadis en student-gastejo pagante ĉiumonate 100 svisajn frankojn

       kiujn li ricevadis el sia patrina familio Koch, el kiuj li ŝparadis 20 frankojn des-
       tine al la pago kiun li devus fari por atingi la svisan civitanecon.
       En tiu jardeko post 1890 la scienca mondo estis ekkonsciante pri la intima rila-

       to inter la fiziko kaj la matematiko. Alberto agnoskis kelkajn jarojn poste ke be-
       daŭrinde li tre malfrue komprenis tiun interrilaton; li pli havis intuicion pri la
       fiziko kaj iome malatentis la studadon de matematiko. Lia ĉefa instruisto pri fizi-

       ko, estis Heinrich Weber, tiu kiu la antaŭan jaron sugestis ke Alberto povus ĉe-
       esti la klasojn kiel aŭd-studento kvankam li ne estis aprobite je la ekzameno por
       eniro en la lernejon. Dum la du unuaj kursoj estis bona rilato inter Ejnŝtejno kaj

       tiu profesoro, sed oni alvenis al iu punkto en kiu tiel Alberto, kiel la ceteraj stu-
       dentoj, perceptis la limojn de la scienco de tiu instruisto; ĉi tiu bone konis ĉion
       rilate al la historia fiziko, t. e. ĉiujn atingojn de la pasinteco de la fiziko, sed ne-
       nion pri la tiama nuntempo de tiu scienco kaj malmulte pli pri ĝia ebla estonta

       disvolviĝo. Pri tiuj aspektoj de la fiziko la studentoj pli bone povis informiĝi
       per la sciencaj revuoj ol per la lernejaj lecionoj. Tiorilate evidentiĝis pluafoje la
       impertinenta teniĝo de Ejnŝtejno rilate al la aŭtoritatuloj kiujn li ne respektis.

       Kiam finiĝis la kvarjara lernado de Alberto, lia rilato kun Heinrich Weber estis
       de vera antagonismo.
       La impertinento de Ejnŝtejno altiris al li ankaŭ la malamikecon de la alia instru-
       isto pri fiziko, Jean Pernet, kiu okupiĝis pri la eksperimentado en la laborato-

       rio. Alberto jam tiam disdegnis praktikadon en tiaj laborejoj kaj preferis la rolon
       de teoria fizikisto. En julio de 1899, dum unu el siaj maloftaj ĉeestoj en la la-
       boratorio de Pernet, Ejnŝtejno provokis eksplodon kiu okazigis al li mem gra-

       van damaĝon en lia dekstra mano kaj devis esti kuracata en hospitalo. La vun-
       do malpermesis al li skribi almenaŭ dum du monatoj kaj li devis ĉesi perludi
       violonon dum eĉ pli da tempo. La akcidento plifirmigis lin en la rolon de teoria

       anstataŭ eksperimenta fizikisto.
       Spite al la emo al soleco de Ejnŝtejno, dum tiu kvarjara etapo de studento li for-
       ĝis serion da daŭraj intelektaj amikecoj kiuj kreis gravajn ligojn en iliaj vivoj.

       Iu el tiuj amikoj estis Marcel Grossmann. Ĉi tiu estis tre kapabla pri matemati-

                                                        118
   113   114   115   116   117   118   119   120   121   122   123