Page 119 - heleco-96
P. 119
ko, kaj dum ilia studado li sufiĉe helpis Alber-
ton, kiu iome malatentis ĉi tiun sciencon mis-
taksante ĉi ties gravecon. Ĉar multaj el la klas-
lecionoj de la Politekniko ŝajnis al li nenece-
saj, li studadis per si mem la plej ĵusajn teo-
riojn; li transsaltis multajn lernejajn sesiojn
kaj restis hejme studante la verkojn de la majs-
troj de la teoria fiziko, inter ili Heinrich Hertz
pri elektromagnetismo, Gustav Kirchhoff pri
radiado, Hermann von Helmholtz pri termo-
dinamiko kaj Ludwig Boltzmann pri statis-
tika mekaniko.
Dum tiu epoko Alberto daŭre interesiĝis pri
la muziko kaj ofte praktikadis priludadon per
sia violono. Alia el liaj tiamaj ŝatokupoj estis
navigadi en la alpaj lagoj de la proksimaĵoj de
Zuriko. En ĉi tiu urbo li ankaŭ iome kontaktis
kun la politikistoj de la epoko; en la medio de
la svisa filio de la Societo por la Etika Kul-
turo, Alberto interkonatiĝis kun Friedrich Ad-
ler, filo de la aŭstria socialdemokrata lidero,
kiu klopodis ke Ejnŝtejno kuniĝu kun la social-
demokratoj, sed ne kongruis kun la persona
stilo de Alberto dediĉi tempon al kunsidoj de
organizitaj institucioj.
Lia senzorga vivo de studento havis kiel fonon
la financajn fiaskojn de lia patro, kiu daŭre
klopodis munti sian propran negocon ansta-
taŭ serĉi salajratan laboron en stabila entrepre-
no. En tiu epoko Alberto metis finon al sia am-
rilato kun Marie Winteler, kun ega doloro de
ĉi tiu kaj desaponto de lia familio. Ne tuj, sed
baldaŭ poste eniris en la vivon de Ejnŝtejno
alia virino al kiu fine li edziĝis. Temas pri Mi-
leva Maric, la sola virino en la Politeknika
Lernejo. Ŝi estis serbino, el la urbo Novi Sad,
kiu tiam apartenis al Hungario, kaj estis ating-
inte la plej altan kvalifikon en ĉiuj ekzamenoj
de la lernejoj kiujn ŝi ĉeestis, kaj krome ŝi
devis travenki la malfacilaĵojn ekzistintajn en
sia lando por la promocio de la virinoj. Ŝi
119