Page 120 - heleco-96
P. 120
aĝis tri jarojn pli ol Alberto, kaj pro denaska deartikiĝo de la kokso ŝi iome
lamis; iu amikino ŝia priskribis ŝin tiamaniere: tre inteligenta kaj serioza, mal-
granda, delikata, bruna, malbela. La familio de Ejnŝtejno difinis ŝin kiel: tro
intelekta kaj sorĉistino. Ŝajnas ke allogis Alberton, almenaŭ tiam, ŝiaj jenaj
kvalitoj: iu granda pasio pri la matematiko kaj la scienco, melankolia pro-
fundeco, altira animo… Ambaŭ interkonatiĝis en la Politekniko, en oktobro de
1866, sed ilia interrilato komencis post iom da tempo, eble la sekvintan jaron.
Somere de 1897 ili faris ekskurson kune, poste en la aŭtuno, Mileva, timigita
pro la novaj sentoj kiujn ŝi estis spertante rilate al Ejnŝtejno, decidis provizore
forlasi la Politeknikan lernejon kaj ĉeesti lerno-klasojn kiel aŭd-studentino en
la Universitato de Heidelberg. Dum ŝia foresto ili iome havis korespondadon
kaj en siaj leteroj estas sufiĉe da scienca kaj filozofia pritemado. Alberto insis-
tis al ŝi reveni en Zurikon; en februaro de 1898 ŝi jam estis decidinta reveni kaj
en aprilo ŝi jam estis en Zuriko kaj fianĉiĝis al Ejnŝtejno. Ambaŭ fianĉoj kun-
havis multajn aferojn, krom la pasio pri la scienco: ambaŭ estis iome ribelaj
kontraŭ la burĝa viv-stilo, ambaŭ emis kiel amanton iun kiu estus samtempe
kunulo, kolego kaj kunlaboranto.
En aŭgusto de la jaro 1900 estis la promocia akto de la studentoj de la kurso de
Ejnŝtejno. Li atingis la plej altan kvalifikon el la klaso, sekvita de lia amiko Mar-
cel Grossmann. Ĵuse post la promocio Ejnŝtejno somerferiis kun sia familio
(patrino, fratino kaj iu onklino) en Melchtal iu vilaĝo en la svisaj Alpoj inter la
lago Lucerno kaj la norda landlimo de Italio. Dum tiuj feriaj semajnoj la rilato
de Alberto kun la inoj de lia familio, ĉefe la patrino estis tempesta, depost ke li
manifestis sian intencon edziĝi al Mileva. Poste li adresiĝis al Milano por ren-
kontiĝi kun sia patro. Ankaŭ ĉi tiu intencis dekonvinki lin pri la edziĝo al tiu
serba ino. Sed konante la karakteron de Ejnŝtejno kontraŭ ĉiun ajn aŭtoritatan
altrudon, oni povas kompreni ke la opono de lia familio pli kontribuis decidigi
lin pri lia plano.
Depost la fino de sia studado, Ejnŝtejno ne sukcesis trovi la laborlokon kiun li
estis deziranta, t. e. kiel akademia instruisto. Li mendis postenon de profesoro-
helpanto en la Politeknika Lernejo de Zuriko. Dume li rifuzis la oferton de iu
amiko helpi lin trovi laboron en iu asekura kompanio, formetante ĝin kiel «pe-
za kaj absurda ok-hora labor-tago». Li skribis al Mileva: «oni devas eviti tion
kio ankilozas». La problemo estis ke la du profesoroj de fiziko de la Politekni-
ka lernejo estis konsciaj pri la insolento de Ejnŝtejno sed ne pri ties genieco;
estis nepenseble atingi postenon kun la profesoro Pernet, kiu estis admoninta
lin, aŭ kun la profesoro Weber, kiu tiom multe abomenis lin, ke kiam ĉi tiu
bezonis helpanton, preferis serĉi tiun en alia branĉo de la inĝeniereco. Alberto
provis kun la profesoro de matematiko, Adolf Hurwitz, sed ĉi tiu ne estis for-
gesinta ke Ejnŝtejno faris al li ofendon malĉeestante plejparton el la klasoj de
matematiko. Do, Alberto sin vidis forlasita de ĉiuj kaj devis dediĉiĝi serĉi
120