Page 121 - heleco-96
P. 121
eblecon doni privatajn lecionojn. Fine de oktobro Ejnŝtejno mendis la svisan
civitanecon; en la koncerna mendilo, la demandon pri religio li respondis «ne-
niu», kaj pri okupo li respondis: «mi instruas private pri matematiko ĝis kiam
mi trovos fiksan laborlokon». Dum tiu tuta aŭtuno li povis trovi nur ok spora-
dajn laboraĵojn kiel privata instruisto, kiam liaj parenculoj estis ĉesintaj finance
apogi lin. Per letero al iu amiko, priskribante sian ne-sekuran situacion, Alberto
difinis ĝin kiel tiu de «cigano». La sola konsolo kiun li ĝuis tiam, krom la ĉe-
esto de Mileva, estis la artikolo kiun li estis verkante.
Kvankam poste Ejnŝtejno kvalifikis tiun eseon kiel «tute malgrava», ĝi estas
interesa de vidpunkto de la lia biografio. Ĝi estis lia unua publikigita laboraĵo
kaj montras ke li firme kredis ion kion tiam ankoraŭ ne estis plene akceptita: ke
la molekuloj (kaj la atomoj kiuj konsistigas ilin) vere ekzistas, kaj ke multaj
naturaj fenomenoj povas esti eksplikataj per analizado de la maniero kiel ĉi tiuj
eroj interagas inter si, ke en la kazo de gasoj vere temas pri diskretaj eroj de
finia kaj difinita grando, kiuj moviĝas laŭ iuj kondiĉoj. En decembro de 1900
Ejnŝtejno sendis la artikolon al la revuo Annalen der Physik kaj estis publik-
igita en marto de la sekvinta jaro. La artikolo generis neniun komenton kaj
kontribuis nenion al la historio de la fiziko, sed utilis por ke de tiam Ejnŝteno
havis presitan artikolon kiun li povis aldoni al la dungo-mendoj kiujn li estis
komencante sendi al ĉiuj profesoroj de Eŭropo.
De kiam Ejnŝteno estis rezigninte la germanan civitanecon, li ŝparadis monon
por mendi la svisan, kiun li ege deziris. Krom tio ke pli plaĉis al li la sistemo
kaj la personoj de tiu lando, estis ankaŭ praktika kialo: por labori kiel profesoro
aŭ iel ajn en tiu lando li devus esti svisa civitano. En februaro de 1901 oni do-
nis al li tiun civitanecon. Li tiom multe deziris tion, ke flankenlasante sian
kontraŭ-militarisman senton li prezentiĝis por la soldat-servo; tamen oni rifuzis
lin pro liaj piedoj: ŝvitaj, plataj kaj kun varikoj. Fine de 1900 lia familio dekre-
tis ke li ne plu povos resti en Zuriko post Pasko-tempo se li ne trovus tie labor-
lokon. Post Pasko-festo Ejnŝtejno daŭre estis senlabora. Mileva supozis, tute
prave, ke la invito al Alberto loĝi en Milano estis pro la antipatio kiun liaj ge-
patroj sentis al ŝi. Kiel antaŭe en Zuriko, ankaŭ ekde Milano Ejnŝtejno sendadis
multege da leteroj, kun lia publikigita artikolon, mendante laboron al profeso-
roj el tuta Eŭropo, ricevante preskaŭ nenian respondon, eĉ nean. Inter la gravaj
scienculoj al kiuj Ejnŝtejno adresiĝis helposerĉe estis Wilhelm Ostwald, profe-
soro de kemio en Leipzig, kiu atingis poste, en 1909, Nobel-premion. Estis ne-
niu respondo spit’ al tio ke Alberto denove skribis al li du semajnojn poste kun
la preteksto ke li ne estis certa ĉu inkludis sian poŝt-adreson. Eĉ la patro de
Ejnŝtejno skribis al Ostwald emfazante la meritojn kaj la neceson de sia filo,
sed vane. Tamen, ironie, Wilhelm Ostwald estis la unua persono kiu, naŭ jarojn
poste, kandidatigis Ejnŝtejnon por la Nobel-premio. Alberto estis plenkonvinkita
ke li estis viktimo de bojkoto far Heinriĉ Weber, la profesoro de fiziko de la
121