Page 122 - heleco-96
P. 122
Politekniko de Zuriko, kaj ke estus senutile daŭre serĉadi ĉar fine ĉiuj ricev-
antoj de liaj leteroj petus informon pri li al Weber.
Ejnŝtejno pensis ĉu ankaŭ la kontraŭjudismo estus alia faktoro ludanta kontraŭ
li, kaj decidis provi en Italio kie tiu sento ne estis tiom forta. Li petis helpon al
Angelo Besso, judo kiel li kaj ses jarojn pli aĝa ol li, kiun li estis koninta en
Aarau kaj al kiu li estis prezentinte iun fratinon de Maria, Anna Winteler, al
kiu edziĝis. Dank’ al Besso, Alberto povis doni iujn privatajn klasojn kaj fari
iujn substituojn kiel provizora instruisto dum la jaro 1901. Estis alia amiko de
Ejnŝtejno, Marcel Grossmann, kiu fine trovis por Alberto iun fiksan laborlokon
kvankam ne je la tipo kiun ĉi tiu deziris. La patro de Grosmann konis la direk-
toron de la Svisa Oficejo de Patentoj, en Berno, kaj eble en tiu oficejo estus iu
posteno je funkciulo. Marcel promesis rekomendi Alberton, kaj ĉi tiu, kun la
espero atingi tiun laborlokon, eble post malmultaj monatoj, decidis pasigi ro-
mantikan feriadon kun Mileva Maric, kaj perletere invitis ŝin iri vidi lin ĉe la
Lago Komo en majo de 1901. Ili ĝuis tiujn tagojn: vizitis la gotikan katedra-
lon, la antikvajn muregojn de la urbo, Karlot-vilaon, ekskursis tra montara pas-
ejo al Svisio per sledo… kaj sendube ili havis aliajn ŝat-okupojn ĉar Mileva
gravediĝis tiam.
Per la leteroj de Alberto al Mileva dum la sekvaj monatoj li promesis okupiĝi
pri ŝi kaj pri la naskiĝonta filo, akcepti laboron eĉ se temus kiel funkciulo en
oficejo. Maric estis sin preparanta por la promocio-ekzamenoj por atingi dok-
torecon. La gravediĝo komplikis ĉiujn ŝiajn planojn sed ŝi ne volis abortigi
kvankam en Svisio tio estus relative facile fari kaj kvankam tiam Ejnŝtejno ne
estis preta edziĝi. En ilia socia medio, havi ekster-geedzan filon estis sufiĉe
skandala fakto sed tamen relative ofta; tiutempe en Zuriko 12 elcentoj el la nask-
iĝintoj estis eksterleĝaj, en Hungario estis 33 elcentoj, inter la serboj estis pli
granda elcento kaj inter la judoj malpli. Alberto, kiu tiom multe sin montris
progresista kontraŭ la militarismo, la milito, la rasismo… tamen en tiu ĉi afero
de la trakto kun la virinoj ĝenerale kaj kun Mileva konkrete li tute ne kondutis
humane. Mileva proponis al li akompani ŝin al Serbio por viziti siajn gepatrojn
kaj fari formalan peton de mano, tamen li preferis denove pasigi la someran
feriadon kun sia familio en la Alpoj. Do li ne estis apud ŝi por helpi kaj animi
ŝin okaze de ŝia ekzameno fine de julio. Duafoje ŝi malsukcesis tiun ekzame-
non kaj tiele ŝi devis rezigni sian revon iĝi erudita scienculino.
Sed Ejnŝtejno estis absorbita de alitipaj zorgoj; tiam li estis implikita en serio
da disputoj, pri sciencaj aferoj, kun diversaj akademiaj aŭtoritatoj. La kerno de
liaj disputoj estis, interalie, lia vidpunkto pri la kineta teorio, konkrete, li envic-
iĝis kun tiuj kiuj opiniis ke, ekzemple, iu gaso estas ensemblo formita de eg-
nombro da etaj partikloj, ĉi-kaze molekuloj siavice formitaj de atomoj, kiuj li-
bere moviĝas tre rapide ĉiudirekten kaj hazarde interkolizias. Kompreneble, ne
eblas antaŭscii la kurson de ĉiu molekulo kaj la okazadon de ĉiu kolizio, sed la
122