Page 123 - heleco-96
P. 123

stadistika scienco, kiu estis disvolviĝante impulsita de la neceso alfronti tian
            problemaron, ebligas pritrakti la rezulton de la interagado de milionoj da mole-
            kuloj sub diversaj kondiĉoj. Tiu temo estis tiam debatata inter la scienculoj, kaj
            inter ili se Ejnstejno iome elstaris estis pro tio ke estante juna nekonatulo li aŭ-

            dacis, ĝenerale malrespekte laŭ sia stilo, ataki famajn akademiajn kaj sciencajn
            autoritatulojn. Aliaj diskutoj estis pri la kondukado de la varmo kaj la elektro,
            en kiu subkuŝas la teorioj de la entropio kaj neinversigebleco de la fizikaj feno-

            menoj. Notindas ke kvankam Alberto sendis artikolojn al la revuo Annalen der
            Physik, tiuj diskutoj, krom publikaj, estis ankaŭ perleteraj, kaj inter tiuj kiuj ri-
            cevadis  leterojn  de  Ejŝtejno  pri  tiuj  temoj  estis  Mileva  mem,  kiu  tiam  havis

            aliajn problemojn kiuj tute ne rilatis al la fiziko. Cetere Ejnŝtejno mem agnos-
            kis poste ke tiuj artikoloj apenaŭ pliigis la korpuson de la kono pri fiziko.
            Kvin monatojn post tio ke oni promesis al Ejnŝtejno laborpostenon en iu ofic-

            ejo de Berno, ankoraŭ oni ne estis prezentante tiun postenon al konkurso. Li an-
            gore  bezonis  tiun  solvon  por  alfronti  la  situacion  de  Mileva  kiu  devis  akuŝi
            idon komence de februaro de la sekva jaro 1902. Al sia familio li kuraĝis diri
            nenion pri tiu afero. Aŭtune la jaro 1901 li trovis iun modestan laboron kiel ins-

            truisto en iu eta privata akademio de Schaffhausen, vilaĝo apud la rivero Rej-
            no, distance 32 kilometrojn norde de Zuriko. Tiu laboro konsistis el instruado
            al  unusola  lernanto,  riĉa  anglo  tie  loĝanta.  La  familio  de  la  lernanto  pagadis

            4.000 frankojn ĉiujare al la proprietulo de la lernejo pro la instruo, sed Ejnŝtej-
            no ricevadis 150 frankojn ĉiumonate plus lito kaj nutrado. Per la tiamaj leteroj
            de Mileva al li, ŝi plendadis pro tio ke li apenaŭ iris al Zuriko por viziti ŝin.
            Ejnŝtejno fiaskis kiam li intencis ke la lernanto translokiĝu kun li al Berno kaj

            pagadu rekte al li. Meze de lia interfrontiĝo kun la mastro de la akademio pro
            tiu afero, Alberto ricevis leteron el Grossmann per kiu ĉi tiu anoncis la bal-
            daŭan solvon, favore al li, de la afero de la Oficejo de Patentoj de Berno.

            Mileva translokiĝis al Serbio, ĉe siaj gepatroj, por akuŝi tie sian filinon. La fami-
            lio de Ejnŝtejno eksciis ke ĉi tiu estis plananta sekretan edziĝon al Mileva kaj fa-
            ris ĉion eblan por tion eviti. Lia patrino eĉ sendis insultan leteron al la gepatroj

            de Mileva. Por igi komprenebla ĉi tiun frenezan situacion oni devas klarigi ke
            la familio de Alberto sciis nenion, tiam kaj poste, pri la filino kiun Mileva kaj li
            havis. Verdire preskaŭ neniu, krom la gepatroj de la bebo kaj tiuj de Mileva,

            sciis pri tiu akuŝo. La infanino estis sekrete donita por adoptado; estis nepens-
            eble ke fraŭlino kun filino povus trovi laborlokon en Svisio. Ejnŝtejno mem ne-
            niam vidis sian filinon, kaj la mondo eksciis pri tiu afero nur en 1986, kiam es-
            tis publika aliro al la privataj leteroj inter Alberto kaj Mileva.

            Alberto translokiĝis al Berno, en januaro de 1902, por atendi tie sian postenon
            kiel funkciulo de la Oficejo de Patentoj. Plurajn monatojn poste Mileva revenis
            al Zuriko; antaŭ la geedziĝo ŝi ne povus loĝi kun Ejnŝtejno se ĉi tiu ne volus ru-

            inigi la eblecon okupi la celitan oficejan labor-postenon. Fine alvenis ĉi tiu la

                                                              123
   118   119   120   121   122   123   124   125   126   127   128