Page 124 - heleco-96
P. 124
16-an de junio de 1902; lia jara salajro estis
3.500 frankoj, kiu, fakte, estis pli ol tio kion
estis gajnantaj la novicaj profesoroj. Tie li la-
boris dum sep jaroj, ses tagoj ĉiusemajne kaj
ok horoj ĉiutage, ekzamenante patento-men-
dojn, kaj almenaŭ unu horo ĉiutage kiel pri-
vata instruisto.
En oktobro de tiu jaro 1902, kiam grave mal-
saniĝis Hermann Einstein, la patro de Al-
berto, ĉi tiu vojaĝis al Milano por akompani
lin dum ties lastaj momentoj. Sur sia morto-
lito Hermann donis al sia filo la konsenton
por ke ĉi tiu edziĝu al Mileva Maric. Per ci-
vila ceremonio, Mileva kaj Alberto geedziĝis
la 6-an de januaro de 1903. Krom la atest-
antoj, du amikoj de Ejnŝtejno, neniu el la ge-
familianoj de ambaŭ geedzoj vojaĝis al Berno
por ĉeesti tiun akton.
Dum la unua etapo de ilia geedza vivo, Mile-
va kaj Alberto estis feliĉaj, aŭ almenaŭ tion ili
volis pensi, sed baldaŭ ŝajnis ke io ne iris bo-
ne inter ili; iliaj konatuloj perceptis ke Mile-
va ofte aspektis trista. En aŭgusto de 1903 ŝi,
estante denove graveda, vojaĝis al Novi Sad;
Nuntempe oni scias ke la kialo de tiu vojaĝo
estis ke ŝia filino Lieserl malsaniĝis je skar-
latino. Oni ne scias ĉu la infanino mortis tiam,
laŭ ies aserto, aŭ plu vivis. Multajn jarojn pos-
te, dufoje prezentiĝis al Ejnŝtejno inoj asert-
ante esti eksterleĝaj filinoj liaj; tiuj asertoj re-
zultis esti falsaj sed komence Ejnŝtejno ne
eliminis la eblon ke tio povus esti certa, sed
oni ne scias ĉu, ĉar li havis multajn amanti-
nojn, li pensus ke povus temi ne pri Lieserl
sed pri filino de iu el ili.
La 14-an de majo de 1904 naskiĝis Hans, la
filo de Alberto kaj Mileva. Ĉi tio redonis iom
da ĝojo al la geparo. Milos Maric, la patro
de Mileva, tre ĝojis pro la naskiĝo de tiu ne-
po kaj tiuokaze li vizitis ilin en Bernon kaj
oferis al ili konsiderinde grandan doton, sed
124