Page 125 - heleco-96
P. 125
Ejnŝtejno rifuzis tion asertante ke li ne edz-
iĝis al Mileva pro mono. Fakte, tiam li jam
ne estis suferante la ekonomian angoron de
la antaŭaj jaroj.
1905 estis nomita «la mirakla jaro de Ejnŝ-
tejno» far liaj biografiistoj. De tiam li jam
ne plu estis nekonatulo en la mondo. La mi-
raklo estis frukto de kvin gravaj artikoloj
kiujn li publikigis tiujare en la revuo Anna-
len der Physik. La unua temis pri la radiado
kaj la energiaj proprecoj de la lumo. Li aser-
tis ke la lumo povas esti konceptata ne nur
kiel ondo, sed ankaŭ kiel fluo da tre etaj par-
tikloj kiujn li nomis «kvantumoj»; poste oni
donis la nomon «fotonoj» al tiuj lumaj par-
tikloj. La dua artikolo estis la determinado
de la vera grando de la atomoj. La tria pru-
vas ke la korpoj kies grando estas 1/1.000
mm. (milimetr-milono), disfluante en likvoj,
moviĝas aleator-maniere laŭ termikaj kondi-
ĉoj. La kvara artikolo estas iu elektro-dina-
miko de la moviĝantaj korpoj kiu konstituas
modifon de la teorio de la spaco kaj la tem-
po. La kvina artikolo estas mallonga apen-
dico de la kvara kaj postulas rilaton inter
energio kaj maso. El tio eliras la plej konata
2
ekvacio de la tuta fiziko: E = mc .
Inter tiuj ideoj de Ejnŝtejno, elstaris tiu kiu
estis poste konata kiel «Teorio de la Relativ-
eco» kiu, kvankam ne tuj, vekis reagon, kaj
favoran kaj malfavoran, en la sciencaj me-
dioj sed poste ankaŭ iĝis objekto de ĝenera-
la intereso kaj kono en la socio. Kono, sed
ne kompreno ĉar la afero rompas la mensajn
skemojn. La kialo de la ega intereso kaj pole-
miko kiun ĝi vekis estis tio ke tiu teorio pro-
funde modifis la konceptojn de la klasika fi-
ziko, la formon laŭ kiel nia menso konce-
ptas kaj interpretas la spacon kaj la tempon.
Ekzemple, laŭ la Teorio de la Relativeco, en
iu sistemo kiu moviĝus laŭ rapideco proksi-
125