Page 126 - heleco-96
P. 126
ma al tiu de la lumo, la tempo-daŭro inter du okazintaĵoj iĝus senfina, dum la
distancoj iĝus nulaj. La lumo-rapideco estas limo kiu ne povas esti atingata de
la materiaj korpoj. Iu el la plej rimarkindaj konkludoj de la teorio de la relativ-
2
eco estas la ekvivalenteco inter maso kaj energio, laŭ la formulo: E = mc en
kiu E estas la energio, m estas la maso, kaj c estas la rapideco de la lumo en la
malpleno. Ĉi tiu leĝo, kun ega apliko en la fiziko de la elementaj partikloj, eks-
plikas la pliiĝon de la maso pro la pligrandiĝo de la rapideco de la korpoj, la
neniiĝon de la partikloj pro la apero de radiado, la inversan transformiĝon de
elektro-magneta ondo en parojn de elementaj partikloj (elektrono kaj positro-
no). Krome, el la ĝenerala teorio de la relativeco oni povas eltiri konkludojn
rilate al la origino kaj evoluo de la universo. Tamen, la eksperimentado tiu-
sence estas tre malgranda kaj pro tio oni ne povis konstati ĉiujn ĝiajn sekvojn.
La teorio de la relativeco konstituis fundamentan etapon en la historio de la
fiziko ĉar ĝi faris profundan kritikan revizion kiu revoluciis ĉiujn konceptojn
de la klasika fiziko alportante al ĉi tiu ian novan enhavon kiu permesis la
postan disvolvon de la teorio de kvantumoj.
Oni devas klarigi ke la kritika revizio de la klasika fiziko kiun entenas la teorioj
de Ejnŝtejno ne signifas ke ne restas valida tiu fiziko, kies elstaraj scienculoj
estis: Archimedes, Galileo Galilei, Copernico, Alessandro Volta, Isaac New-
ton, Amedeo Avogadro, Gottfried Wilhelm Leibniz k. a. La klasika fiziko su-
fiĉas por solvi la plej multajn homajn teknikajn problemojn, samkiel ekspliki la
ĝeneralan strukturon de la sunsistemo kaj la universo. Tamen ĝi oferas part-
ecajn kaj nekontentigajn respondojn al iuj kosmologiaj problemoj. La klasika
fiziko limiĝas al iu kadro de referenco en kiu la tempo kaj la spaco estas antaŭ-
ekzistanta kadro de la materio kaj ĉio kio okazas al ĉi tiu. En la teorio de la re-
lativeco, la konceptoj de tempo kaj spaco signifas ion nur en rilato kun la mate-
rio kaj ĉi ties transformiĝo. La teorio de Ejnŝtejno igas relativa aŭ pridubinda la
objektivecon de la realaĵo, kaj prezentas la problemon de la determinismo.
Ejnŝtejno mem ne kuraĝis formuli definitivan hipotezon pri tiu ĉi lasta koncep-
to. Tiorilate li ne plene enviciĝis kun la sciencistoj de la t. n. kvantuma fiziko,
je kiu oni konsideras lin unu el ties iniciatintoj.
Sed en 1905, kiam estis publikigitaj la tezoj de Ejnŝtejno, kaj dum pluraj jaroj
poste, ĉi tiuj estis objekto de granda debato en la scienca mondo. Iu el la plej
elstaraj scienculoj de la epoko, Max Planck, germana fizikisto kaj matematik-
isto kiu poste ricevis Nobel-premion en 1918, estis, ankaŭ li, teoriulo de la
kvantuma fiziko, tuj agnoskis la gravecon de la nova scienca teorio. Tamen la
aprobo de Planck pridubis la kvantuman karakteron de la lumo. Kompreneble,
la ĝenerala publiko komprenis nenion aŭ preskaŭ nenion pri la argumentado de
la aprobantoj kaj rifuzantoj de la teorioj de Alberto Ejnŝteno, sed de tiam ĉi tiu
ulo jam ne plu estis nekonata ulo. Ok jarojn post la publikigo de la artikoloj de
Ejnŝtejno, Planck proponis lin por la Prusa Akademio de Sciencoj.
126