Page 127 - heleco-96
P. 127
Tamen en 1905 Ejnŝtejno estis nura oficisto kiu ankoraŭ ne estis atinginta iun
doktorecon. Do kromanfoje li intencis ke oni akceptus iun tezon lian kaj tiucele
li elektis la duan el la artikoloj verkitaj tiujare, tiun titolitan «Nova determinado
de la grando de la molekuloj», sendis ĝin al la Universitato de Zuriko kaj rice-
vis la celitan titolon. Post la intensa laborado kiun li faris dum tiu mirinda jaro,
Ejnŝtejno, kvankam kontenta estis ankaŭ lacega kaj devis ripozi enlite dum du
semajnoj. Poste li festis la sukceson kune kun sia edzino. La verkintoj de bio-
grafioj, raportoj kaj artikoloj pri Alberto Ejnŝtejno kaj ties teorio de la relativ-
eco sin demandis kaj interdiskutis la rolon kiun Mileva havus en tiu scienca
sukceso, kaj iuj el ili atribuas al ŝi egan rolon en la ellaborado de tiu teorio.
Malfacile estas pritaksi ĉu tiu aserto pravas aŭ ne; ĉiukaze Mileva mem neniam
sin atribuis ian meriton pri tiu fakto, sed ŝajnas certe ke ŝi iome helpis sian
edzon rilate al la matematikaj kalkuloj, afero en kiu ŝi bone sin aranĝis. Kom-
preneblas ke por alveni al la malkovroj kiujn Ejnŝtejno atingis, se li povis sin
aranĝi sen laboratorio por eksperimentado, al li, tamen, estis necesaj matemati-
kaj kalkuladoj.
Laŭmezure ke oni debatadis pri la tezoj de Ejnŝtejno kaj pliiĝis la intereso de la
scienculoj pri ili kreskis ankaŭ la intereso pri la persono kiu formulis ilin kaj
estis granda surprizo ekscii ke tiu persono ne estis profesoro de la Universitato
de Berno sed simpla funkciulo de la oficejo de patentoj, kaj estis kaŭzo de sur-
prizo ankaŭ la fakto ke tiu persono estis 26-jara junulo. Al la famo de Ejnŝtejno
kontribuis la rifuzantoj de ties teorioj ne malpli ol akceptantoj, sed for de la
akademiaj medioj la progreso de lia famo ne estis tuja sed iompostioma. Ta-
men, dank’ al tio ke fine li estis atinginte sian doktorecon, li estis plirangigita
en la oficejo de patentoj kaj lia jara gajno estis pliigita je 1.000 frankoj, kio
estis 4.500 jare.
Lia partopreno en la akademia debato kiun generis liaj artikoloj de 1905 trudis
al li la verkadon de pliaj artikoloj kaj revizioj, kiujn li devis fari krom plenumi
sian oficejan laboron ses tagojn ĉiusemajne. En 1906 li verkis ses el tiuj artiko-
loj kaj kromajn dek en 1907. Tiujare li mendis postenon en la Universitato de
Berno kiel privata instruisto, inica ŝtupo de la akademia kariero, kio implikus
instrui kaj enspezi malgrandan tarifon de iu ajn, kiu volus aperi tie. Por iĝi pro-
fesoro en plej multaj eŭropaj universitatoj, estus utila tiutipa praktikado. Kun
sia mendo, Ejnŝtejno inkluzivis 17 artikolojn, kiujn li estis publikiginte, inter ili
tiujn pri la relativeco kaj la kvantumoj de lumo. Li devis inkludi ankaŭ ne-
publikigitan verkon, sed li decidis neglekti tiun ĝenon, ĉar al tiuj, kiuj havis
«aliajn elstarajn atingojn» oni ne faradis tiun postulon. Nur unu profesoro apro-
bis la ideon dungi lin sen postuli, ke li verku novan tezon, «konsiderante la gra-
vajn sciencajn atingojn de Herr Einstein». Sed la ceteraj malkonsentis, kaj la
postulo ne estis retirita. Kiel supozite, Ejnŝtejno trovis la aferon «amuza», kaj li
nek verkis la tezon nek atingis la postenon.
127