Page 128 - heleco-96
P. 128
Ŝajnas ke Ejnŝtejno sin sentis frustrita pro la fakto ke li ne estis rolante kiel ins-
truisto, spit’ al tio ke sia salajro kiel funkciulo de la oficejo de patentoj estis pli
alta ol tiu de multaj universitataj profesoroj. Dum la jaroj 1907 al 1909 li obsti-
ne faris demarŝojn por atingi instruistan postenon eĉ se kiel profesoro de dua-
grada lernejo. Li ankaŭ respondis al reklamo petanta «instruiston de matemati-
ko kaj priskriba geometrio» en duagrada lernejo de Zuriko, rimarkante en sia
mendo «ke li ankaŭ pretus instrui fizikon». Fine li decidis akompani ĉi tiun pe-
ton per ĉiuj artikoloj, kiujn li skribis ĝis tiam, inkluzive de tiu, kiu rilatas al la
teorio de speciala relativeco. Estis dudek unu kandidatoj, kaj Ejnŝtejno eĉ ne
troviĝis inter la tri finalistoj. Do li finfine decidis sufoki sian orgojlon kaj verki
tezon por fariĝi privatan instruanton en la Universitato de Berno. En februaro
de 1908 li estis akceptita por tiu funkcio, sed tial ke per ĝi li estis malbone pag-
ata, li devis plu labori en la oficejo de patentoj. Krome li havis malmultajn lern-
antojn kaj fine li mem ĉesigis siajn klasojn. En tiu epoko li estis ĉesanta zorgi
pri sia vestaro kaj aspekto; lia hararo kaj vestaĵoj estis sufiĉe neglektitaj.
La universitataj aŭtoritatuloj de Zuriko kaj Berno troviĝis antaŭ dilemo. Unu-
flanke ili konsciis tiam pri la genieco de Ejnŝtejno kaj konsideris hontige ke li
ne havu katedran oficon universitatan, sed aliflanke li havis personajn ecojn
kiuj ne rekomendis lin por tiutipa posteno; krome ŝajnas ke ankaŭ en Svisio
estis ia kontraŭjudisma sento kaj tio ne favoris lin. Post konferenco kiun li faris
en Zuriko en februaro de 1909, oni oferis al Ejnŝtejno postenon de profesoro en
la universitato de tiu urbo, sed komence li rifuzis la oferton ĉar la proponita
salajro estis pli malalta ol tiu kiun li estis gajnanta en la oficejo de patentoj.
Fine la universitataj aŭtoritatuloj de Zuriko plialtigis la sumon kaj li akceptis.
Li resumis tiun konkludon per jena frazo: Nun ankaŭ mi estas oficiala membro
de la korporacio de putinoj.
Tiam okazis al Ejnŝtejno iu groteska incidento kiu alportis malstabilecon al lia
jam ne tre firma geedza rilato kun Mileva Maric. Kiam la ĵurnaloj de Zuriko
publikigis la informon pri la nomumo de Alberto kiel profesoro, legis ĝin iu
sinjorino de Bazelo nomata Anna Meyer-Schmid kiu estis koninta lin antaŭ
dek jaroj kiam Ejnŝtejno somerferiis kun sia patrino. Ŝajnas ke tiam ambaŭ ge-
junuloj iome flirtis. Ŝi memoris tion kiam vidis lian foton en la ĵurnalo kaj
sendis al li gratulan poŝtkarton. Ejnŝtejno respondis al ŝi per ĝentila letero kiu
povus ŝajni daŭrigon de la iama amindumado. Ĉu tia estis lia intenco aŭ ne,
Anna tiele interpretis ĝin kaj respondis sammaniere, sed ĉi lastan respondon
interkaptis Mileva. Ĵaluza, ĉi tiu skribis leteron al la edzo de Anna asertante ke
Alberto sin sentis ofendita pro la «neadekvata letero» de Anna kaj ĉi ties sen-
honta provo revivigi sian antikvan rilaton. Por kvietigi la aferon, Ejnŝtejno de-
vis senkulpigi sin kaj senkulpigi Annan antaŭ ĉi ties edzo. Kvankam la inci-
dento per si mem havis nenian sekvon, ĝi kontribuis pli malbonigi la rilaton
inter Alberto kaj Mileva; tiam, en 1909, komencis la distanciĝo inter ambaŭ.
128