Page 129 - heleco-96
P. 129
En tiu jaro 1909, Ejnŝtejno estis plurfoje invit-
ita konferenci en Germanio, Tiam li jam estis
famkonata kaj respektata kaj ne nur en la aka-
demia medio, kvankam en ĉi tiu la akcepto de
liaj tezoj ne estis ĝenerala. Fakte liaj konfe-
rencoj estis ĝuste por debatadi tiujn teoriojn.
Paradokse, unu el la ĉefaj pridubantoj de liaj
teorioj estis li mem, kaj en siaj prelegoj li ne
hezitadis pristudi kaj valorigi ĉiujn kontraŭ-
argumentojn. Li ne sin sentis komforta esti in-
kludita inter la teoriuloj de la kvantuma fizi-
ko. Liaj duboj ne estis pri la teorio de la rela-
tiveco mem sed pri la kvantuma. La atomaj
kaj subatomaj kvantumoj ĝenerale kaj la lu-
maj konkrete konfuzis lin tiusence ke, ŝajne,
enkondukis faktorojn de hazardo kaj ne-
antaŭvidebleco en la fizikajn procezojn; ia-
maniere li, kiu estis iu el la ĉefaj ruinigintoj
de la prestiĝo de la malnova fiziko, dum la
lastaj jardekoj de sia vivo li rolis kiel defend-
anto de tiu antikva ordo.
Post la instaliĝo de la familio Ejnŝtejno en
Zuriko, kie Alberto devis roli de tiam kiel uni-
versitata profesoro, Mileva denove graved-
iĝis. Dum lia etapo kiel profesoro Ejnŝtejno
daŭre sin tenis for la pratikado en laborato-
rioj. Kiam li estis finante sian unuan akade-
mian kurson en Zuriko, en julio de 1910, Mi-
leva akuŝis sian duan filon, kiun ili nomis
Eduard; post la akuŝo ŝi restis malsana dum
kelkaj semajnoj. Ŝia patrino venis en Novi Sad
por helpi ŝin. Laŭlonge de sia vivo, en diver-
saj okazoj Ejnŝtejno sin montris distancigita
de siaj filoj, ĉefe de Eduard, kiu suferis men-
san malsanon kies graveco pliiĝis kun la aĝo,
sed ĝenerale, dum siaj filoj estis infanoj, li es-
tis bona patro por ili.
Ni vidis kiom multe estis malfacile por Ejnŝ-
tejno trovi labor-postenon kiel akademia ins-
truisto. Sed ekde 1910 tiu situacio tute ŝanĝ-
iĝis. Li iĝis tian prestiĝan figuron ke de tiam
129