Page 130 - heleco-96
P. 130
la ĉefa universitatoj konkuris dungi lin kiel profesoron. La Universitato de
Prago proponis al li katedran profesor-postenon en ekonomiaj kondiĉoj konve-
naj por li. Kiam oni eksciis tion en Zuriko, la universitataj aŭtoritatoj de tiu
urbo reagis aldonante 1.000 frankojn al la jara salajro de Ejnŝtejno. Ĉi tiu, ta-
men, ne havis grandan esperon ke oni aprobu lian proponon far la aŭtoritatoj de
la Aŭstro-Hungara imperio, al kiu apartenis tiam la ĉeĥa teritorio. Lia nomumo
devus esti aprobata de la imperiestro Francisko-Jozefo. La prestiĝa sciencisto
Max Planck apogis la nomumon de Ejnŝtejno por tiu posteno en Prago, sed, ja,
la fakto ke Alberto estis judo komplikis lian nomumon far la imperiestra
administracio. Li, ja, sin difinis kiel ne-religiano, sed tio estis eĉ pli malaprob-
inda por la imperiestra aŭtoritato; la imperio postuladis, ke ĉiuj ĝiaj regatoj,
inkluzive instruistoj, estu membroj de iu religio. Fine, ĉar Ejnŝtejno tiom multe
deziris atingi la postenon, li konsentis sin difini kiel membro de la mosea reli-
gio, kaj ankaŭ ricevi la aŭstro-hungaran civitanecon kondiĉe ke oni permesu al
li konservi la svisan.
En januaro de 1911 oni oficiale aljuĝis al li la postenon, kun iu salajro kiu estis
duoblo ol tiu kiun li estis akirinte en sia ĵusa plirangiĝo. Antaŭ sia translokiĝo
al Prago li vizitis du scienculojn kiujn li admiris: Ernst Mach, en Vieno kaj Hen-
drik Lorentz, en Lejdeno (Nederlando). Al Mileva ne multe plaĉis translokiĝi
al Prago, sed komence la vivo de la familio tie estis bona. Unuafoje ili havis
elektran lumon en la domo, kaj disponis je sufiĉe da spaco kaj mono por dungi
servistinon. Inter la amikoj kiujn Ejnŝtejno havis tie estis la verkistoj Franz
Kafka kaj Max Brod. En tiu jaro 1911, Alberto partoprenis en la Unua Kongre-
so de Solvay. Ernest Solvay estis iu belga kemiisto kaj industriisto kiu riĉiĝis
per la invento de iu metodo por fabriki sodon. Dezirinte kontribui per sia mono
al la scienca progreso, li decidis organizi renkontiĝojn de la elito de la eŭropaj
fizikistoj. La unua el tiuj kongresoj okazis en 1911 kaj ĉeestis ĝin du-deko el la
plej famaj scienculoj de la kontinento, inter ili Max Planck, Henri Poincaré,
Maria Kurio, Ernest Rutherford… Ejnŝtejno estis la plej juna el ĉiuj parto-
prenantoj. Ĉar la centra temo estis «la kvantuma problemo», oni petis al Alber-
to ke li prezentu raporton pri tiu afero. Li komencis kontesti la kvantuman
teorion; de tiam kaj dum pli ol kvardek jaroj, li pli kaj pli adoptis la teniĝon de
realisma scienculo kiu pensas ke ekzistas subkuŝanta realaĵo en la naturo sen-
dependa de nia kapablo observi kaj mezuri ĝin. En tiu konferenco, Ejnŝtejno
alfrontis serion da replikoj de Lorentz, Planck, Poincaré k. a. Sed la plej not-
inda afero en rilato kun la kongreso de Solvay de tiu jaro ne estis la scienca
debatado pri la kvantumoj, sed la fakto ke ĝuste tiam eksplodis la skandalo de
la am-rilato de Sinjorino Kurio kaj Paul Langevin, ambaŭ ĉeestantoj en la kon-
greso. Kiam poste oni aljuĝis al Maria Kurio la Nobel-premion pri ĥemio oni
premis ŝin por ke ŝi ne prezentiĝu ricevi la premion. Ejnŝtejno perletere apogis
ŝin kaj konsilis ke ŝi disdegnu la kritikojn de la reptilioj kiuj ŝin atakadas.
130