Page 131 - heleco-96
P. 131
Same kiel Langevin, ankaŭ Ejnŝtejno ne sin
sentis komforta kun sia edzino; tiam li estis
matura por nova am-rilato. Mileva ofte sufer-
adis depresion. La filo de Ejnŝtejno, Hans,
memoris poste, ke ĝuste post lia ok-jariĝo,
en la printempo de 1912, li ekkonsciis, ke la
geedz-rilato de siaj gepatroj estis en krizo.
Kiam Ejnŝtejno vojaĝis sola al Berlino dum
la Paskaj festoj de 1912, li renkontiĝis tie kun
iu kuzino lia, tri jarojn pli aĝa ol li, kiun li ne
estis vidinta de kiam li estis infano. Elsa es-
tis filino de iu kuzo de la patro de Alberto,
kaj de fratino de ties patrino. Elsa estis edz-
iĝinta, divorcita kaj tiam, estante 36-jara, ŝi
loĝadis kun siaj du filinoj, Margot kaj Ilse.
Ejnŝtejno sentis altiron kaj intereson pri tiu
kuzino, kaj de tiam ĉi tiu dediĉiĝis kultivi
tiujn sentojn. Kiam li revenis al Prago, bal-
daŭ ŝi skribis al li, al lia oficejo, ne al lia hej-
mo, kaj proponis al li iun manieron sekrete
korespondadi. Komence li akceptis tiun pla-
non sed poste sentis skrupulojn teni tiun rila-
ton kun sia kuzino, kaj skribis al ŝi petante
meti finon al ĝi… sed, per la sama letero li
komunikis al ŝi sian novan poŝt-adreson.
La nova poŝt-adreso estis en Zuriko denove.
Tiel li kiel Mileva ne sukcesis alkutimiĝi al
la vivo en Prago kaj ambaŭ sentis nostalgion
al Svisio. Do, ambaŭ decidis reveni al la sola
loko kie ili pensis povi rehavi sian am-rilaton.
La nova zurika laborloko de Ejnŝtejno estis la
Politeknika Lernejo kie estis studintaj kaj in-
terkonatiĝis li kaj Mileva. Ekde 1911 tiu
lern-ejo havis universitatan rangon, kaj
Alberto estis bone akceptita tie, ĉefe kiam
oni sciis ke ankaŭ la Universitato de Utreĥto
estis in-teresita dungi lin; krome rekomendis
lin Maria Kurio kaj Henri Poincaré, kaj jam
estis mortinta lia malamiko Heinrich Weber.
Spite al la renkontiĝo kun amikoj kaj al sufi-
ĉe komforta vivmaniero, Mileva daŭre sufer-
131