Page 132 - heleco-96
P. 132
adis depresion kaj krome reŭmaton. Ĉio-ĉi ne kontribuis plifortigi la cetere fe-
blan volon de Ejnŝtejno konservi la familian rilaton kun ŝi. Kaj la kuzino Elsa
reatakis; okaze de la 34-jariĝo de Alberto ŝi sendis al li gratulan poŝtkarton kaj
flatis lin petante ke li sendu al ŝi foton lian kaj iun libron pri la relativeco.
Responde li skribis ke li ege dezirus fari vizizon al Berlino, kiel la antaŭa jaro,
por: povi pasigi kelkajn tagojn kun ci, sed sen mia kruco.
Kelkajn monatojn poste Ejnŝtejno ricevis viziton de Max Planck kaj Walter Next
kiuj, nome de la Prusa Akademio de Sciencoj, oferis al li postenon de direk-
toro de nova instituto de fiziko, kaj alian kiel profesoro en la Universitato de
Berlino. Tio signifus gajnon de multe da mono kaj malmulte da laboro. Oni
postulus de li nek instruajn devojn nek administrajn taskojn en la instituto; li
devus nur reakiri la germanan civitanecon, kvankam konservante la svisan. Tio
signifis ke li, estante 34-jaraĝa, estus la plej juna membro de la Prusa Aka-
demio de Sciencoj. Li estis konscia ke la berlina akademio prenis sur sin ris-
kon; oni ne dungus lin pro lia kapablo kiel instruisto aŭ kiel administranto, ĉar
li ne rolus tiele. Kaj estus risko ankaŭ por li; ĉio dependis de la ebla sukceso de
la teorio de la relativeco, pri kio havis dubojn eĉ la homoj kiuj vizitis lin por
fari la oferton. Por Ejnŝtejno estis ega stimulo profesii kiel sciencisto en la
monda ĉefurbo de la scienco. Li ne povis rezisti la tenton akcepti postenon, en
kiu li estus libera de ĉiu respondeco por tute sin dediĉi al pripensado. Sed lia
ĉefa stimulo por la akcepto de la nova posteno estis la fakto ke estis loĝanta en
tiu urbo lia kuzino Elsa.
Eĉ antaŭ lia translokiĝo al Berlino, Ejnŝtejno kaj Elsa havis korespondadon kiu
ŝajnis tiu de geparo. Tamen, li klarigis ke ŝi devus ne esperi ke li forlasu sian
edzinon: Vi kaj mi povas esti feliĉaj sennecese dolorigi ŝin. Li daŭre volis roli
kiel famili-patro. En aŭgusto de 1913 li somerferiis kun sia edzino kaj la du fi-
loj; ili faris viziton al Maria Kurio kaj ĉi ties filinoj. Poste ili vojaĝis al Novi
Sad por viziti la familion de Mileva. Ĉi tiu profitis la okazon por bapti siajn fi-
lojn kiel katolikojn; al Alberto ĉi tio ŝajnis amuze kaj diris ke por li gravis ne-
niom. Tamen tiu fasado de familia harmonio kaŝis la familian fuŝiĝon; revene
el Serbio, li vojaĝis sola al Berlino kaj renkontiĝis kun Elsa. Je ĉi ties insisto ke
li divorcu el Mileva, li perletere respondis: ĉu ci pensas ke estas facile atingi
divorcon kiam estas nenia pruvo pri kulpo de la alia? Aliokaze li aldonis: mi
traktas mian edzinon kvazaŭ ŝi estus dungitino kiun mi ne povas maldungi. Mi
havas mian propran liton kaj evitas resti sola kun ŝi. Elsa timis ke nelica rilato
kun sia kuzo povus negative influi sur ŝiaj filinoj.
Al Mileva ne plaĉis translokiĝi al Berlino; tie loĝadis tiam la patrino kaj la frat-
ino de Alberto, kiuj neniam aprobis ŝin, kaj krome ankaŭ Elsa, kiun ŝi supozis,
prave, eblan rivalon. Fakte, tiam ĉiuj virinoj de la vivo de Alberto: patrino, frat-
ino, edzino kaj adorata kuzino, estis en milito ĉiu el ili kontraŭ la ceteraj. Tia
estis sia familia situacio kiam li translokiĝis al Berlino en aprilo de 1914.
132