Page 133 - heleco-96
P. 133
La familio de Ejnŝtejno instaliĝis en Berlino, en aprilo de 1914, en iu ampleksa
etaĝo kiun estis elektinta Mileva Maric kiam ŝi vizitis la urbon, kune kun sia ed-
zo, dum la kristnasko-tempa feriado. La travivaĵojn de Alberto dum lia komen-
ca etapo en tiu urbo ni konas per la priskribo kiun faris li mem per siaj leteroj
al la aŭstra fizikisto Paul Ehrenfest. Laŭ lia aserto, li estis sin adaptanta al la
novaj laborpostenoj kiujn li havis en Berlino, kaj krome li estis pripensante la
manieron kalkuli la fortojn kiuj impulsas la elektronojn rotaciantajn en magne-
ta kampo. Rilate al sia persona vivo, li skribis: «Mi estas vere ĝuante miajn lo-
kajn parenculojn, ĉefe iun kuzinon samaĝan kiel mi». Kiam baldaŭ poste Ehr-
enfest vizitis la familion de Ejnŝtejno, li konstatis ke Mileva estis trista kaj nos-
talgiis Zurikon.
En personaj rilatoj ĉiam ludas la plej misteraj fortoj de la naturo. Facilas fari
juĝojn el ekstere, kies vero, tamen, malfacilas konfirmi. Ripete kaj lamente,
Ejnŝtejno insistadis al ĉiuj iliaj amikoj - precipe al Besso, ke ili provu rigardi la
rompon de lia geedzeco de lia perspektivo malgraŭ lia ŝajna kulpeco. Li diris
nenion ĉu li rigardis la aferon de la perspektivo de Mileva.
La gepara rilato de Alberto kaj Mileva estis rapide degradiĝanta, kaj fine de ju-
lio ĝi alvenis al situacio de klara rompiĝo. Mileva translokiĝis kun siaj du filoj
al la domo de Frizt Haber, kolego de Alberto en la instituto kie ĉi tiu laboradis.
Haber kaj ties edzino intencis mediacii en tiu geedza konflikto. Pere de Haber,
Ejnŝtejno sendis al Mileva iun brutalan ultimaton specifante la kondiĉojn por
pludaŭrigi la kunvivadon. Laŭ la kondiĉoj de tiu kontrakto-forma propono, Mi-
leva devus prizorgi la vestaron kaj la manĝadon de Alberto, kiu devus okazi en
ĉi ties aparta ĉambro. Ŝi devus klopodi ankaŭ ke liaj dorm-ĉambro kaj stud-
ĉambro estu ĉiam puraj. Same, ŝi devus rezigni pri ĉiuj personaj rilatoj kun li, es-
cepte kiam ĉi tiuj estus necesaj pro sociaj kialoj. Ĉi tio signifis ke ŝi ne vojaĝus
kun li kaj estus nenia intima rilato inter ambaŭ. Ejnŝtejno klarigis ke se li kon-
sentis kunvivadi kun Mileva estis pro tio ke li ne volis perdi la infanojn kaj ke
ĉi tiuj ne perdu lin. Li pretis konservi amikecan rilaton kun ŝi, sed nure forma-
la. Mileva devis kompreni ke sia interrilato kun li ne estis savebla.
133