Page 134 - heleco-96
P. 134
Tra tri-hora kunsido de ĉiuj en la domo de Haber oni interakordis la ekono-
miajn kondiĉojn de la geedza kontrakto kiun poste estis formaligita antaŭ ad-
vokato. Eble Mileva povis trudi siajn proprajn kondiĉojn, aŭ Alberto ŝanĝis la
siajn ĉar, fakte, la fina aplikado de la akordo estis pli radikala ol la propono
farita de li tiusence ke ne plu estis kunvivado de la geedzoj, eĉ se formala. Ŝi
translokiĝis kun la infanoj al Zuriko, kio estis speciale dolora por Alberto ĉar li
volis ne perdi kontakton kun la filoj. Lia patrino konsolis lin; al ŝi neniam pla-
ĉis Mileva kaj estis kontenta pri ĉi ties foriro. Kvankam ŝi ankaŭ ne sentis gran-
dan simpation al Elsa, ĉi tiu ŝajnis al ŝi preferinda. Tiam Ejnŝtejno ankoraŭ ne
sin sentis preparita por nova edziĝo; tial li ne hastis efektivigi leĝan divorcon
kun Maric. Dum tiu somero de 1914 li estis plenenmetita en sia partikulara
milito kontraŭ Mileva pri la mono, la mebloj kaj la supozo ke ŝi estis «venen-
igante» la menson de siaj filoj kontraŭ li, tial li ne perceptis ke dume Eŭropo
estis freneze antaŭenirante al la plej sanga milito de sia tuta historio.
Verdire, en tiuj momentoj Ejnŝtejno havis enmense iun aferon kiu interesigis
lin pli ol la eŭropa politiko, la kverelo kun Mileva kaj eĉ lia estonta edziĝo al la
kuzino Elsa. La afero estis ke en aŭgusto de tiu jaro estis okazonta suna eklipso
videbla ekde iuj lokoj de Rusio. Li estis partopreninta kun pasio en la demarŝoj
por organizado de ekspedicio al iu el tiuj lokoj cele observi ĉu la stelaj lum-
radioj kurbiĝas ĉirkaŭ la suno pro ĉi ties gravito-forto, kiel li estis antaŭkalkul-
inta kadre de sia teorio pri la relativeco. Sed ĝuste kelkajn tagojn antaŭ la
eklipso komenciĝis la Unua MondMilito, Rusio kaj Germanio estis malamikaj
potencoj ekde tiu momento, do la membroj de la germana ekspedicio estis
arestitaj de la rusaj trupoj, kaj ili rezultis nekredeblaj kiam ili deklaris ke sia
materialo por fotado estis ne por spioni sed por observi la sunan eklipson.
La patriota entuziasmo de la germana loĝantaro, okaze de la milito, kontrastis
kun la profunda abomeno de Ejnŝtejno al ĉiutipa konflikto ĝis tioma grado ke
malplaĉis al li eĉ la ŝak-ludado. Per letero al Ehrenfest, li diris: «Eŭropo, en sia
frenezo, implikiĝis en io nekredeble absurda. En tiaj momentoj oni malkovras
al kia abomeninda raso de sovaĝuloj ni apartenas». Li jam de infanaĝe kultivis
sentojn favorajn al la pacismo, monda federismo kaj socialismo. La neracieco
de la milito kondukis Ejnŝtejnon pensi ke, fakte, la sciencistoj havis specialan
devon interveni en la publikaj aferoj. «Ni la sciencistoj precipe devas stimuli la
internaciismon. Bedaŭrinde, tiurilate ni devis suferi gravan elreviĝon eĉ inter la
sciencistoj mem». Li estis speciale konsternita pro la firma militema penso de
liaj tri plej proksimaj kolegoj, la sciencistoj kiuj venigis lin al Berlino: Fritz
Haber, Walther Nernst kaj Max Planck.
Ejnŝtejno estis inter la unuaj membroj de la t. n. Ligo de la Nova Patrujo,
klubo kun liberala kaj modere pacisma spirito, kiu pledis por baldaŭa paco-in-
terakordo kaj la starigo de federacia strukturo en Eŭropo cele eviti estontajn kon-
fliktojn. La Ligo publikis broŝuron, titolitan «La kreado de la Unuiĝintaj Ŝtatoj
134