Page 135 - heleco-96
P. 135
de Eŭropo», kaj helpis disvastigi pacistan
literaturon en malliberejoj kaj aliloke. Elsa
ĉeestis iujn el ĝiaj renkontiĝoj kun Alber-
to, la lundojn vespere, ĝis kiam la grupo es-
tis malpermesita komence de 1916. En no-
vembro, Ejnŝtejno publikigis eseon titol-
itan «Mia Opinio pri la Milito», kiu tuŝis
la limon, eĉ por granda sciencisto, pri tio,
kio estis permesate diri publike en Germa-
nio. Li esprimis la ideon, ke la milito ha-
vas biologian bazon en rilato kun la seksa
karaktero de la viroj.
La milito malebligis la viziton de liaj filoj
kiu estis interakordite kun Mileva; la infa-
noj skribadis leterojn al li, kaj li respond-
adis kaj sendadis ludilojn por ili. Liaj lete-
roj al Mileva ne tiom estis afablaj; estis in-
ter ambaŭ diskutado, ĉefe pri la mono, ĝis
tioma grado ke en la somero de 1915 li nul-
igis sian planitan vojaĝon al Zuriko kaj iris
kun Elsa kaj ĉi ties du filinoj al la balta
marbordo. Li estis konvinkita ke Mileva es-
tis instigante siajn filojn kontraŭ li. Tamen
komence de septembro li fine entreprenis
vojaĝon al Svisio. Mileva opiniis, ke plej
dece estus por li resti kun ŝi kaj la infanoj
malgraŭ la streĉoj; se ĉion konsideri, ili an-
koraŭ estis oficiale geedzoj. Fakte ŝi havis
ian esperon pri repaciĝo. Sed Ejnŝtejno ne
montris intereson esti kun ŝi, anstataŭe li
preferis resti en hotelo kaj pasigi multon da
sia tempo kun siaj amikoj Michele Besso
kaj Heinrich Zangger. Fine li povis vidi
siajn filojn nur dufoje dum sia trisemajna
restado en Svisio. Li daŭre kulpigis sian
edzinon esti metante la infanojn kontraŭ li.
Liaj amikoj mediaciis por aranĝi la aferon
tiamaniere ke Ejnŝtejno povu vidi siajn fi-
lojn, ne en Berlino sed en iu svisa gastejo.
La milito kaj liaj familiaj problemoj ne
apartigis Ejnŝtejnon el lia scienca alvok-
135