Page 136 - heleco-96
P. 136
iĝo. Liaj kolegoj supozis, ke post lia translokiĝo al Berlino, li kreus instituton
kaj allogus helpantojn por prilabori la aferon de la implicoj de la kvantuma teo-
rio. Sed li estis solemulo. Male ol Planck, li ne volis arigi kamarilon da kun-
laborantoj, kaj preferis koncentriĝi en sian veran pasion: la ĝeneraligo de la te-
orio de la relativeco. Post la foriro de lia edzino kaj la infanoj al Svisio, li for-
lasis la antaŭan etaĝon kaj luis alian pli proksiman al la domo de Elsa kaj la
centro de Berlino. Lia tiea studejo enhavis ampleksan skribo-tablon plena je
paperoj; ĝi iĝis lia ermitejo, tie li laboris dum multaj horoj farante sian perso-
nan mensan batalon intencante penetri la misterojn de la naturo.
Laŭlonge de la printempo kaj la somero de 1915 li traekzamenis sian teorion
prijuĝante ĝin sub la lumo de la diskutoj kiujn ĝi estis trovante en la sciencaj
medioj. La rezulton de la perfektigo de sia teorio li nomis «Ĝenerala teorio de
la relativeco». Li devis agnoski ke eĉ tiam tiu teorio ne utilis por ekspliki kel-
kajn fizikajn realaĵojn, ekzemple iun neregulaĵon en la orbito de la planedo
Merkuro. Fine de junio li prelegis kelkfoje dum unu semajno en la Universitato
de Gotingo kaj tie havis okazon renkontiĝi kun David Hilbert, fama matema-
tikisto kaj, kiel li, pacifisto. Ejnŝtejno estis tre kontenta tial ke li estis konvink-
ante tiutipajn personojn pri la ĝusteco de sia teorio de la relativeco, do estis por
li tre dolorige malkovri, tri monatojn poste, ke tiu teorio enhavis iujn erarojn.
Ekzemple, li malkovris ke siaj ekvacioj, reale, ne eksplikas la rotaciadon tia-
maniere ke ĝi povus esti konceptata kiel alia formo de relativa movado, kaj eĉ
pli bedaŭrinde, li ne sin sentis kapabla detekti la problemon de siaj kalkuloj:
«Mi pensas, ke mi ne povas trovi la eraron per mi mem, ĉar en ĉi tiu afero mia
menso estas en profunda fendo». Tamen li persistis en la mensa kaj matematika
esplorado, kaj krome li konfidis je sia intuicio pri la fizika mondo. La rezulto
estis kvar lacigaj semajnoj dum kiuj Ejnŝtejno batalis kontraŭ serion da matema-
tikaj ekvacioj kaj aktualigoj, kiujn li rapidis alporti al la Prusa Akademio per
diversaj konferencoj. Li diris ke li vere pensis ke li malkovris la solan leĝon de
gravito konforma al fizikaj realaĵoj. En la kvara el siaj konferencoj Alberto in-
formis ankaŭ pri la korektaĵo kiun li faris rilate al la grado de kurbiĝo de la lu-
mo subefike de la graveco. La ĝusteco de lia nova kalkulo devus esti kontro-
lata okaze de la sekva sun-eklipso, tri jarojn poste.
Fakte, la eraroj de la kalkuloj de Ejnŝtejno estis jam malkovritaj ankaŭ de la
matematikisto David Hilbert, de la Universitato de Gotingo. Ambaŭ sciencistoj
interŝanĝis kelkajn leterojn pri la temo. Per tiu kiun Ejnŝtejno ricevis la 18-an
de novembro, Hilbert komunikis al li sian solvon. Alberto restis surprizita kaj
konsternita konstatante kiom multe tiu solvo similis al la lia. Lia respondo al
Hilbert estis konciza, iome malvarma kaj orientita refirmigi la prioritaton de
siaj propraj laboraĵoj. Per iliaj sekvintaj leteroj ambaŭ sciencistoj esprimis res-
pekton unu al la alia, sed el ilia teksto oni povas percepti ke ili sentis sin kva-
zaŭ proprietuloj de siaj malkovroj; spite al la proverba objektiveco de la scienc-
136