Page 137 - heleco-96
P. 137
ularo, nedudeble la homa egoo funkcias en
ili same kiel en la cetero el la homaro. Hil-
bert gratulis Alberton pro ĉi ties solvo de la
enigmo de la orbito de Merkuro, sed dume li
publikigis siajn ekvaciojn de la ĝenerala rela-
tiveco sub la titolo «La fundamentoj de la fi-
ziko». Ĉi tio devis rezulti insulta por Ejnŝtej-
no des pli ke Hilbert ne estis fizikisto sed ma-
tematikisto kaj iu el ties frazoj estis: «La fi-
ziko estas serioza afero, oni devas ne lasi ĝin
en la manojn de la fizikistoj». En la sciencaj
medioj oni pridiskutis ĉu la merito de tiuj ek-
vacioj apartenis al Ejnŝtejno aŭ al Hilbert. Ĉi
tiu publikigis la siajn en la Universitato de
Notingo kvin tagojn antaŭ fari tion Ejnŝtejno
en la Prusa Akademio. Fine Hilbert mem ag-
noskis ke li povis avanci en tiu tereno nur
dank’ al la sciencaj alportaĵoj de Ejnŝtejno.
Ĉi tiu, per sia ĝenerala teorio de la relativeco
pruvis ke la spaco kaj la tempo ne havas sen-
dependan ekziston, kiel supozis Newton, sed
ili kune formas la strukturon spaco-tempan,
kaj ĉi tiu ne estas nura enhavanto de objektoj
sed posedas propran dinamikon kiu estas de-
terminata de la movado de la objektoj ene de
ĝi. Same kiel la surfaco de elasta lito kurb-
iĝas sub senmova globo kaj siavice tiu kurb-
iĝo determinas la trajektorion de bilardogloboj
rulantaj apud ĝi. Tiuj kiuj komprenas tion,
kiel la Nobel-premiito Paul Dirac, asertas ke
tiu teorio de Ejnŝtejno estas la plej grava sci-
enca malkovro iam farita.
Post lia grava scienca elpaso, Ejnŝtejno devis
okupiĝi pri sia familio, ne malpli komplika
ol la kvantuma fiziko. Besso devis plu pen-
adi en sia rolo de mediaciisto. Post solvi iun
miskomprenon, Alberto decidis vojaĝi al Svi-
sio kaj tiorilate li interŝanĝis kelkajn afablajn
leterojn kun Mileva Maric. Sed du cirkons-
tancoj malebligis la planitan vojaĝon: pro mi-
litaj kialoj la germanoj fermis la landlimon
137