Page 138 - heleco-96
P. 138

kun Svisio du tagojn antaŭ la Kristnasko de 1915, kaj krome Alberto malsan-
       iĝis pro la laceco kaj streĉiĝo de la scienca esplorado de la antaŭaj monatoj. Li
       ne estis kontemplinte la eblecon divorci el Mileva tial ke li tute ne volis edziĝi
       al Elsa; li preferis daŭrigi la tipon je rilato kiun havis kun ŝi ĝis tiam anstataŭ

       droni en burĝtipan familion, sed al la gepatroj de Elsa ne plaĉis tiu situacio kaj
       senĉese premadis lin por ke li formaligu sian rilaton kun ŝi. Elsa havis du fil-
       inojn, kies reputacio kaj edzinebleco estis kompromitita per "famoj" cirkulantaj

       pri la nelica rilato de ilia patrino kun Ejnŝtejno. Do, en februaro de 1916 li skri-
       bis al Mileva proponante aŭ petegante ke ŝi akceptu divorcon. Maric rifuzis kaj
       li pli insistis. Kiel stimulon, li oferis al ŝi pli da mono. Mileva proponis inter-

       vidiĝi kun Ejnŝtejno por pridiskuti la aferon, sed li ne konsentis: «por ne  re-
       malfermi malnovajn vundojn». En aprilo li iris al Svisio kaj vidis siajn filojn,
       sed sen la ĉeesto de ties patrino. La afero plikomplikiĝis kiam en julio de 1916

       Mileva malsaniĝis kaj devis resti en hospitalo. Ĉar li ne volis translokiĝi al Zu-
       riko por zorgi pri siaj filoj, ĉar tio postulus viziton al Mileva, la infanoj ĉesis
       respondi liajn leterojn. Por ne pligravigi la nervan malsanon de Mileva, Alberto
       provizore parkis la aferon de la divorco kaj dediĉiĝis verki eseojn pri la teorio

       de la relativeco por ties disvastigado inter la ĝenerala, nesciencista, publiko.
       Komence de 1917 estis li kiu malsaniĝis; li suferis stomakajn dolorojn, kaj li
       pensis ke temis pri kancero.  Li devis submetiĝi al dieto dum kvar semajnoj.

       Sed poste li feblis dum kvar jaroj kaj fakte li havis stomakajn problemojn dum
       la cetero el sia vivo. Li loĝadis sola kaj ne estis zorginte pri sia nutrado; en du
       monatoj li perdis pezon je 23 kilogramoj. Fine, en la somero de 1917, Elsa po-
       vis lupreni alian etaĝan loĝejon en la dom-bloko kie ŝi loĝis, kaj igis ke Alberto

       translokiĝu tien por ke ŝi estu lia najbarino, vartistino kaj kunulino. Tre plaĉis
       al Elsa okupiĝi pri la nutrado konvena por li. Krome ŝi estis sufiĉe riĉa por havi
       alirecon al ovoj, butero kaj pano kiuj jam estis malfacile akireblaj en la lando

       pro la milito. Ĉiutage ŝi kuiris por li; ankaŭ ŝiaj gepatroj kunlaboris en la zor-
       gado. Poste ankaŭ Eduardo, la malplejaĝa filo de Alberto, malsaniĝis kaj ĉi tiu
       vojaĝis  al Svisio  por organizi ties  hospitaligon. Tiuokaze li povis  renkontiĝi

       kun sia alia filo, Hans; iompostiom la rilato de Alberto kun liaj filoj estis re-
       boniĝante. Dum tiu vizito li gastis ĉe sia fratino  Maja kaj ĉi ties edzo  Paul
       Winteler, en Lucerno. Tiam li estis ricevinte 1.500 kronojn el la Viena Akade-

       mio, kiujn li povis uzi por la kuracado de Eduardo.
       La nova situacio de Ejnŝtejno, loĝante en la sama konstruaĵo kiel Elsa, kaj de-
       pendante de ĉi tiu por lia kuraciĝo, neeviteble almetis la aferon de lia divorco
       el Maric, kaj li reprenis ĝin komence de la jaro 1918. Li promesis plialtigi la

       mon-sumon kiun li estis paganta al Mileva; la nova oferto estus 9.000 frankoj
       ĉiujare, kondiĉe ke 2.000 estu destinitaj al fonduso por iliaj filoj. Poste li aldo-
       nis novan stimulon. Li estis certa ke iam li ricevus Nobel-premion, do li faris

       surprizan oferton al Mileva: «La monon de la Nobel-premio, kaze de divorco

                                                        138
   133   134   135   136   137   138   139   140   141   142   143