Page 139 - heleco-96
P. 139
kaj kaze ke oni aljuĝus ĝin al mi, estus tute por ci». Temis pri interesa oferto, la
sumo de tiu premio en 1918 estis 135.000 svedaj kronoj, t. e. 225.000 germanaj
markoj, 37-oble ol la sumo kiun Maric estis ricevante ĉiujare. Se la komenca
reago de Mileva estis rifuzi la oferton, post kelktaga pripensado ŝi venis al la
konkludo ke tio estus bona solvo de la afero. Oni devis redakti juran oficialan
kontrakton kaj la demarŝoj daŭris dum la tuta monato aprilo. Humure Ejnŝtejno
diris al ŝi perletere: «Mi scivolas kio daŭros pli, ĉu la mond-milito aŭ niaj di-
vorco-demarŝoj». Devus pasi ankoraŭ pluaj kelkaj monatoj por ke la sentenco
pri divorco estu definitiva. Post ripozi dum sep semajnoj kun Elsa en turisma
vilao en la balta marbordo, Alberto interakordis kun la Universitato de Zuriko
la organizon de kelkaj konferencoj. Tio permesis al li fari du vizitojn ĉiujare al
siaj filoj; laŭ la interakordo de divorco kun Mileva, iliaj filoj ne irus al Germa-
nio por viziti lin.
Alvenis al sia fino ankaŭ la mondmilito fine de 1918. Estiĝis revolucio en Ger-
manio; la 9-an de novembro manifestaciantoj okupis la Reichstag-n kaj la germ-
ana imperiestro abdikis. Kvar tagojn poste iu revolucia konsilio de laboristoj
kaj studentoj kaptis la Universitaton de Berlino kaj arestis la dekanojn kaj la rek-
toron. Ejnŝtejno favore akceptis la revoluciajn eventojn de 1918 en Germanio
subinflue de sia intereso pri la socialismo kaj la persona libereco. Kune kun du
kolegoj, Max Born kaj Max Wertheimer, li adresiĝis al la Reichstag kie kun-
venis la studentoj. Komence la ega amaso baris al ili la vojon, sed kiam oni re-
konis Ejnŝtejnon oni permesis al ili pasi kaj oni kondukis ilin al la salono de
konferencoj kie estis kunvenante la studenta sovieto. La prezidanto de tiu asem-
bleo demandis al Alberto ties opinion pri la novaj estatutoj kiujn oni estis el-
laborante por la regado de la Universitato. Ejnŝtejno akre kritikis ilin, deklar-
ante ke la plej valora institucio de la germana universitato estis la akademia liber-
eco, laŭ kiu oni ne altrudas al la profesoroj tion kion ili devas instrui, kaj la stu-
dentoj povas elekti la klasojn kiujn ili deziras ĉeesti. Tia teniĝo ne helpis lian
celon liberigi la arestitojn. La afero solviĝis poste kiam Ejnŝtejno kaj siaj ko-
legoj intervidiĝis kun la nova germana prezidento kaj ĉi tiu ordonis liberigi la
akademianojn. La incidento montris al Ejnŝtejno ian kontraŭdiron inter siaj idea-
loj, la socialismo kaj la demokratio; li diskutis kun intelektuloj de maldekstr-
aro kiuj insistis ke oni devus flankenlasi la liberalan plurpartian demokration
ĝis kiam oni povus eduki la amasojn. Lia malkonsento kun tiu ideo estis poste
kritikita de li mem kiam la naziistoj de Hitlero aliris al la povo dank’ al nescio
de la amasoj ĝuste profitante tian demokration kian li iam defendis.
Ejnŝtejno edziĝis al Elsa en junio de 1919. La nova geedzeco rezultis konvena
por la necesoj kaj deziroj de ambaŭ. Krome pliboniĝis liaj rilatoj kun Mileva
kaj la filoj. En la mansardo de la konstruaĵo kie loĝis Ejnŝtejno kun Elsa kaj ĉi
ties filinoj, oni pretigis tri ĉambrojn kiel studejo por li. Tie li, meze de senorda
amaso da paperoj, notadis ekvaciojn kiuj, laŭ lia espero, pliampleksigus la teo-
139