Page 140 - heleco-96
P. 140

rion de la relativeco eksplikante per ĝi la kosmon. Per la ekvacioj de la gravit-
       kampo de sia teorio pri ĝenerala relativeco, Ejnstejno metis la fundamentojn por
       la studo de la naturo de la universo, tiel iĝante la ĉefa fondinto de moderna kos-
       mologio. Estis pristudinta ĉi tiun temon, ĝis sia morto dum la milito, la astro-

       fizikisto Karl Schwarzschild. Ĉi tiu atentis pri la ejnŝtejna koncepto de la kurb-
       iĝo de la spaco-tempo en specialaj kondiĉoj, en la interno de stelo, en la kom-
       primitaj steloj (tio, kio poste estis nomitaj “nigraj truoj”). Nek tiam nek poste

       kredis Ejnŝtejno ke tiaj realaĵoj povus ekzisti en la fizika realo. Tamen jam de
       tiam oni konstatis ke tiaj nigraj truoj ne estas raraj fenomenoj en la universo, sed
       tute male; en la centro de nia galaksio mem ekzistas unu el ili. Fakte, ili estas la

       solaj lokoj kie la teorio de la relativeco klare evidentiĝas. Tie, kaj nenie alie, la
       spaco  kaj  la  tempo  perdas  sian  individuecon  kaj  fandiĝas  en  kvar-dimensia
       strukturo tre ege kurbigita, ĝuste priskribita de la ekvacioj de Ejnŝtejno. Laŭ ĉi

       ties teorio, la inerteco estas nura interagado inter masoj, ne iu rezulto en kiu in-
       tervenas la spaco per si mem, sendepende de la observitaj masoj. Per lia nova ar-
       tikolo «Kosmologiaj prikonsideroj de la ĝenerala teorio de la relativeco», li espri-
       mis la nocion: «la spaco ne havas limojn ĉar la gravito kurbigas ĝin sur si mem».

       Kompreneble, plejmulte el la legintoj de tiu artikolo komprenis nenion.
       Konsente aŭ malkonsente kun liaj teorioj, lia famo pli etendiĝis, ĉefe post la fi-
       no de la milito, ankaŭ for de Germanio. Sed tio kio igis salti la nomon de Al-

       berto Ejnŝtejno al ĉiuj ĵurnaloj en la mondo estis la fakto ke okaze de la sun-
       eklipso de la 29-a de majo de 1919 oni povis kontroli la ĝustecon de lia teorio
       pri la kurbiĝo de la lumo subefike de la gravito. La kontrolon oni faris ekde du
       lokoj: Sobralo, en la amazonia ĝangalo norde de Brazilo, kaj la insulo Principe,

       antaŭ la atlantika marbordo de Afriko. Per la fotoj faritaj dum la eklipso en am-
       baŭ observejoj oni konstatis ke la steloj videblaj malantaŭ la suno aperis delok-
       igitaj 1,7 arko-sekundoj, kiel Ejnŝtejno estis prognozinte, kio indikis ke la stelaj

       lumradioj estis devojigitaj far la suna gravito.
       Tiam la monda presaro komencis trakti pri Ejnŝtejno kaj ĉi ties teorio de la re-
       lativeco. La New York Times pritraktis la aferon dum kelkaj sinsekvaj tagoj,

       kaj iu ĵurnalisto de Berlino intervjuis Alberton en ĉi ties propra hejmo. Dum kel-
       kaj monatoj en 1919 estis multaj konferencoj de sciencistoj por paroli pri la te-
       orio de la relativeco. Dum la unuaj ses jaroj post la observado de la eklipso oni

       publikigis pli ol ses-cent librojn kaj artikolojn pri la relativeco. Ejnŝtejno mem
       eksplikis ĝin per artikolo kiun mendis al li la Times de Londono, kaj oni tra-
       dukis al la angla lingvo lian libron: Pri la speciala kaj ĝenerala teorio de la re-
       lativeco, publikigita en la germana lingvo en 1916. Li plendis ke pro la multe-

       nombro da ĵurnalaj artikoloj, li sin vidis inundita de demandoj, invitoj, pe-toj…
       kaj  la  leterportisto  daŭre  alportadis  al  li  materialon…  Lia  abomeno  al  la
       publikeco pli estis teoria ol praktika; li facile estus povinta eviti la intervjuojn,

       deklaraciojn, fotojn kaj publikajn aperojn. Tre plaĉis al li la fotistoj kaj la spekt-

                                                        140
   135   136   137   138   139   140   141   142   143   144   145