Page 141 - heleco-96
P. 141
antaj homamasoj; plaĉis al li la publikeco kaj
plaĉis al li ankaŭ plendi pri ĝi, kiel same oka-
zas kun multaj famuloj. Tiu elstaremo de Ejn-
ŝtejno furiozigis la sciencularon de Germanio,
ĉefe kiam la verkisto Alexander Moszkowski
eldonis en 1920 biografian libron pri Ejnŝtej-
no. Tiu libro ĝenis ankaŭ la judajn mediojn
de Germanio tial ke en tiu epoko estis kresk-
ante la kontraŭjudismo en tiu lando kaj la ju-
doj pensis, prave, ke tiutipa emfazo pri iu el
ili povus altiri pli da malamikkeco kontraŭ la
juda komunumo. Sed estis neeviteble ke Al-
berto devus prelegi en universitatoj kaj aliaj
forumoj de la scienco; la teorio de la rela-
tiveco, komprenata aŭ ne, estis temo de ega
intereso kaj debatado, kaj li estis la plej fama
scienculo en la mondo. Post unu el liaj kon-
ferencoj, iu junulo insistis montri al li iun ma-
2
nuskripton; surbaze de la ekvacio E = mc ,
insistis tiu ulo, eblus «uzi la energion enten-
atan en la atomo por la produktado de teruraj
eksplodiloj». Alberto rifuzis pritrakti la temon
kaj kvalifikis la koncepton kiel sensenca.
La pliiĝo de la kontraŭjudismo en Germanio
post la Unua Mond-Milito provokis ke Ejn-
ŝtejno kontraŭreagis identigante sin pli inten-
se kun sia juda gento. Ne mankis germanaj
judoj kiel Fritz Haber kiuj faris ĉion eblan,
eĉ iĝi kristanoj, por asimiliĝi, kaj insistis al
Ejnŝtejno fari same. Ĉi tiu, tamen, faris male;
ĝuste kiam li komencis esti fama, li adoptis
la cionisman aferon. Li ne aliĝis al iu cion-
isma organizaĵo, kaj ne iris ofte preĝi en si-
nagogo, sed li, jes ja, sin deklaris favora al la
judaj setleĝoj en Palestino, al nacia identeco
inter ĉieaj judoj kaj kontraŭ asimilo. Li de-
klaris ke kiel homa estaĵo li estis kontraŭ la
naciismo, sed kiel judo li estis favora al la ci-
onisma klopodo. «Oni povas esti internaci-
isto sen esti indiferenta pri la membroj de via
propra tribo. La cionisma celo tre proksimas
141