Page 142 - heleco-96
P. 142
al mia koro... Plaĉas al mi ke estu iu eta peco
da tero, kie niaj fratoj ne konsiderus sin frem-
daj». Li pledis ankaŭ por la kreado de iu no-
va juda universitato. Ejnŝtejno konsciis ke la
malamo al la judoj, interalie, estis pro tio ke
la inflacio estis for de kontrolo; la germana
marko senvaloriĝis monato post monato. Kro-
me la milita malvenko rezultis humiliga; Ger-
manio perdis ses milionojn da homoj, kaj an-
kaŭ teritoriojn kaj koloniojn. Multaj orgojlaj
germanoj volis pensi ke la malvenko estis re-
zulto de perfido, kaj elektis la judojn kiel pro-
pekan kapron tial ke temis pri malsama gento.
La unua publika kolizio de Ejnŝtejno kun la
kontraŭjudismo okazis en la somero de 1920.
Iu naciisma inĝeniero, Paul Weyland publik-
igis kelkajn artikolojn denoncante la relativ-
econ kiel «egan trompon» kaj kreis iun organi-
zon nomatan: Grupo de Studo de la Germanaj
Scienculoj por la Protektado de la Scienco Pu-
ra. Tiu grupo aranĝis personajn atakojn kon-
traŭ Ejnŝtejno kaj la «juda naturo» de la teo-
rio de la relativeco, kaj kunvokis kunsidojn
en tuta Germanio kaj grandan renkontiĝon en
la salono de koncertoj de la Filharmonio de
Berlino la 24-an de aŭgusto. La oratoroj ata-
kis la teorion de la relativeco sed la akto ne
havis eksplicitan kontraŭjudan karakteron kaj
penis konservi la aspekton de akademia deba-
to. Meze de iu el la diskursoj prezentiĝis tie
Ejnŝtejno mem kaj, laŭ lia stilo, kelkfoje rid-
egis dum la intervenoj per kiuj oni atakadis lin
persone kaj lian teorion. Fine de la akto li de-
klaris ke tiu rezultis al li tre amuza. Sed li tute
ne sentis amuzon, kaj eĉ konsideris la eblecon
foriri el Berlino. Ĉagrenita, li respondis per
forte insulta kritiko kiu estis publikigita tri
tagojn poste. La polemiko sekvis poste inter la
amikoj kaj la malamikoj de Alberto kaj havis
publikan scenejon en la jara kunsido de la ger-
manaj scienculoj fine de septembro en Bad
142