Page 143 - heleco-96
P. 143
Nauheim. La tiujara kunsido havis kiel ĉefa
temo la relativecon. Tiu renkontiĝo daŭris unu
semajnon, kaj la relativeco estis pridiskutata
la 23-an de septembro. Kvankam la ŝajno de la
debato estis tiu scienca temo, la interna moto-
ro de la interfrontiĝo estis la intensa kontraŭ-
juda sento tiam kreskanta en Germanio kaj el
kiu ne liberiĝis eĉ la scienculoj. Ejnŝtejno ne
estis malpli agresa ol siaj kontraŭuloj; eĉ liaj
amikoj taksis ke li estis tro akre-moka. La
prezidanteco de la asembleo estis plenumita
de Planck kaj li lerte kondutis por mildigi la
kverelon. Kelkajn monatojn poste, komence
de januaro de 1921, iu obskura funkciulo de
iu malgrava partio de Munkeno, nomata Adolf
Hitler, reprenis la temon per iu insulta artiko-
lo en kiu li diris: «La scienco, pasint-tempe
nia plej granda orgojlo, estas instruata nun-
tempe far hebreoj».
En februaro de 1921 la cionisma movado in-
vitis Alberton akompani Weizmann-n en kam-
panjo en Usono cele obteni fondusojn por kon-
tribui al la kreado de la Hebrea Universitato
de Jerusalemo. Komence li ne sentis emon en-
trepreni tiun vojaĝon, aŭ almenaŭ tion diris li,
ĉar li ne estis oratoro kaj krome ŝajnis al li ne-
inde profiti la famon por altiri homamasojn.
Poste li konsentis alpreni sian cionisman res-
pondecon, spit’ al tio ke li jam estis planinte
partopreni en la Kongreso de Solvay kaj aliaj
prelegoj en Eŭropo. Krome li estis nek prak-
tikanta judo nek naciisto. Tamen, li troviĝis
antaŭ io kion li sentis kiel supera al ĉiuj ajn li-
goj personaj, familiaj aŭ sociaj; dum la tem-
po kiam li loĝis en Berlino, li pli kaj pli kons-
ciis pri sia juda identeco. Lia reago kontraŭ la
germana antisemitismo estis senti sin pli ko-
nektita kun la juda kulturo kaj komuneco, «ti-
om mistraktata ĉie». Lia decido konsternis
lian amikon kaj kolegon Fritz Haber kaj
aliajn judojn kiuj estis rezigninte sian jud-
143