Page 144 - heleco-96
P. 144

econ cele asimiliĝi al la superreganta germana kulturo. Ili (kompreneble) timis
       ke la vizito de judo kia Ejnŝtejno al iu milita malamiko de Germanio pravigus
       en ĉi tiu lando la ideon ke la judoj havis duoblan lojalecon kaj ne estis fidindaj.
       Ejnŝtejno kaj Elsa enŝipiĝis en Nederlando la 12-an de marto de 1921 por viziti

       unuafoje Usonon. Kiam la ŝipo alvenis al la haveno de Manhatano la 2-a de
       aprilo, dekoj da ĵurnalistoj kaj fotistoj sin ĵetis surŝipen, kaj en la kajuto de la
       ŝipestro oni faris gazetaran konferencon. La intervjuo okazis pere de interpret-

       isto ĉar Ejnŝtejno ne konis la anglan lingvon. Li esprimis la esperon atingi apo-
       gon de la usonaj judoj por la Hebrea Universitato de Jerusalemo, sed la ĵurnal-
       istoj estis pli interesitaj pri la relativeco, kaj petis al li priskribi per unu sola

       frazo lian teorion. Responde, li diris: Dum mia tuta vivo mi penas resumi ĝin
       per unu libro, kaj nun vi petas al mi resumi ĝin per unu sola frazo! Tamen li
       intencis fari la provon, kaj eldiris ĉi tiun resumon: Ĝi estas teorio de la spaco

       kaj la tempo en kio koncernas al la fiziko, kiu kondukas al iu teorio pri la
       gravito. Respondante aliajn demandoj, li diris ke kontraŭas lian teorion neniu
       kiu konas la aferon, ke la fizikistoj kiuj atakas ĝin faras tion pro politikaj kialoj,
       konkrete la kontraŭjudismo. Miloj da spektantoj kaj muzik-bando atendis ilin,

       kaj  aplaŭdis  lin  dum  ilia  aŭtomobilo  trairis  la  judajn  kvartalojn  de  Novjorko.
       Sekvintan tagon Ejnŝtejno akceptis longan defilon da vizitantoj, kaj kroman ga-
       zetaran konferencon. Li sin demandis kial li vekis tioman publikan intereson, kon-

       siderante ke plejparto el tiuj personoj komprenis nenion pri lia scienco. Unu el
       la tiamaj vizitantoj nomiĝis Max Talmey; li estis tiu Max Talmud kiun Alberto
       konis en Munkeno kiam li estis juna studento kaj Talmud vizitis lian hejmon ĉiu-
       jaŭde kaj helpis lin en la lernado pri matematiko. Weizmann kaj Ejnŝtejno estis

       oficiale akceptitaj en la urbodomo tiu semajno mem, dum dekmilo da emociitaj
       spektantoj kunvenis en la parko por aŭskulti iliajn diskursojn. Estis granda ĉe-
       esto da aŭskultantoj en ĉiuj publikaj aktoj en kiuj Ejnŝtejno partoprenis, kvan-

       kam li paroladis nur germane kaj pri nekompreneblaj sciencaj temoj.
       Post trisemajna restado en Novjorko Ejnŝtejno estis oficiale akceptita en Va-
       ŝigntono far la prezidento Warren G. Harding la 25-an de aprilo. Poste li faris

       tri konferencojn en Ĉikago. Li faris serion da konferencoj ankaŭ en la univer-
       sitato de Princetono. Menciindas ke ankaŭ en Usono, same kiel en Germanio,
       estis judoj kiuj emis la asimiliĝon. La entuziasmaj homamasoj kiuj estis aklam-

       ante Weizmann-n kaj Ejnŝtejnon estis konstituitaj, ĉefe, de orient-eŭropaj ju-
       doj, ne el tiuj judaj sektoroj pli integritaj en la anglosaksa kulturo. La ekscitiĝo,
       la publika fervoro kaj la rango de granda stelo asignita al Ejnŝtejno estis io sen-
       precedenta. Tamen, de financa vidpunkto, la turneo havis nur modestan sukce-

       son por la cionista movado. La plej malriĉaj judoj kaj la plej ĵusaj enmigrintoj
       amase aliris por vidi lin kaj entuziasme donis monon. Sed malmultaj eminentaj
       judoj kun grandaj personaj riĉaĵoj partoprenis en tiu apoteozo. Ĉi tiuj, ĝenerale,

       estis pli asimilitaj kaj ne estis tiom ardaj cionistoj. Weizmann esperis kolekti

                                                        144
   139   140   141   142   143   144   145   146   147   148   149