Page 19 - heleco-96
P. 19
tempon por fajne bankedi kaj perludi bilar-
don. Tiujn distrojn kaj vivmanieron kiujn li
akiris dum lia epoko de studento li konservis
dum sia tuta vivo. Dum lia laborado en Edi-
son Machine Works, Teslo daŭre pripens-
adis sian motoron de alterna kurento. Sed li
ne intencis disvolvi ĝin, eble memorante ke
la teknikistoj de Edisono en Parizo indife-
rentis antaŭ lia ideo. Post lia laborado en de-
zajnado de dinamoj oni petis al Teslo helpon
por disvolvi sistemon de iluminado per lam-
poj de elektra arko cele konkuri kun la ĉefaj
rivaloj de Edisono en la elektra industrio.
Kadre de tiu konkurado, Edisono dezajnis
lampon de elektra arko kaj registris patenton
en junio de 1884, sed mendis al Teslo pri-
labori la detalojn de tiu sistemo. Nikolao
disvolvis kompletan sistemon kaj esperis ke
oni malavare gratifikus lin. Tamen, lia sis-
temo neniam estis uzata ĉar tiam ŝanĝiĝis la
komerca strategio de la firmao de Edisono. Ĉi
tiu interakordis kun aliaj entreprenoj por kun-
dividi inter ili nekonkure la elektran merka- Thomas Alva Edison
ton. Do, kiam la projekto de elektra arko-
lampo estis prokrastita, Teslo ne estis kom-
pensita kaj li demisiis indignita. En sian tag-
libran kajeron, li skribis: «Adiaŭ, Edison
Machine Works». Entute, li estis laborinte
por tiu entrepreno dum ses monatoj. En plej-
parto el la biografioj de Teslo aperas iu ver-
sio pri la adiaŭo al la entrepreno de Edisono
kiu eble estas legendo. Laŭ tiu versio Ediso-
no promesis al Teslo premion de 50.000 do-
laroj se ĉi tiu sukcesus plibonigi iun elektran
aparaton. Farinte tiun plibonigon, laŭ la ver-
sio, Teslo postulis la promesitan premion kaj
Edisono respondis: «Amiko Nikolao, eviden-
tas ke vi ne komprenas la usonan humuran
senton». Se tiu promeso vere ekzistis, ja te-
mis pri humuraĵo: nek la firmao de Edisono
nek iu ajn alia usona entrepreno povus pagi Uzino de la Edison Machine Works
19