Page 145 - heleco-96
P. 145
almenaŭ kvar milionojn da dolaroj, sed fine de la jaro li estis kolektinta nur
750.000 dolarojn.
Tiujare Ejnŝtejno vizitis kromajn du landojnn, Brition kaj Francion, kiuj estis
malamikoj de Germanio en la pasinta Mond-Milito. Tiu sperto igis lin senti sin
mond-civitano. Tiu epoko estis favora por li por la repaciĝo kun sia familio. En
tiu somero de 1921, li feriis en la balta marbordo kun siaj filoj, kaj poste vo-
jaĝis kun la plejaĝa el ili al Florenco, kaj je la reveno el Italio li estis dum iom
da tempo en Zuriko kaj eĉ renkontiĝis kun Mileva. Sed ne mankis kontraŭaĵoj:
la senĉesa devalutado de la germana marko igis ke al li rezultis pli kaj pli mal-
facile vivtenadi sian familion kies konsumado estis okazanta per svisa mono.
Pro tiu ĥaosa ekonomia situacio, la germana popolo emis serĉi propekan ka-
pron kaj kulpigis la internaciistojn kaj pacifistojn esti trudintaj la kapitulacon
en la milito. Oni kulpigis la francojn kaj la anglojn altrudi tion kio rezultis multe-
kostan pacon, kaj, kompreneble, oni kulpigis ankaŭ la judojn. Do, la Germanio
de 1920 ne estis, ĝuste, la plej bona loko kaj momento por esti judo, internaci-
isto, pacifisto kaj intelektulo.
En tiu kunteksto okazis la murdo de Rathenau. Walther Rathenau apartenis al
iu riĉa juda familio de Berlino; lia patro estis fondinte la kompanion AEG, kiu
konkuris kun tiu de la patro de Ejnŝtejno, kaj poste iĝis ega korporacio. Li estis
alta funkciulo de la Ministrejo de la Milito, poste ministro pri Rekonstruado
kaj, fine, ministro pri Eksteraj Aferoj. Li estis amiko de Ejnŝtejno kvakam inter
ili estis malakordo pri la afero: cionismo-asimiliĝo; Ejnŝtejno sin sentis judo
kvankam internaciisto, dum Rathenau sin sentis germano, ĉefe kaj preskaŭ nur
germano. En 1922, kiel ministro pri Eksteraj Aferoj, Rathenau apogis la germ-
anan submetiĝon al la Traktato de Versajlo kaj negocis kun Sovetunio la Trakta-
ton de Rapallo, do, li estis unu el la unuaj personoj kiujn la Naziisma Partio
difinis kiel membro de jud-komunista konspiro. Matene de la 24-a de junio de
1922, grupo da junaj naciistoj mortige atencis kontraŭ li. Plejparto el la lando
bedaŭris kaj funebris tiun morton, sed Hitlero difinis la murdintojn kiel germ-
anaj herooj. La polico avertis al Ejnŝtejno ke li povus esti la sekva, ĉar lia no-
mo aperis en ĉiuj listoj ellaboritaj de la simpatiantoj de la naziistoj; li devus
forlasi Berlinon, aŭ almenaŭ eviti ĉiun publikan konferencon. Ejnŝtejno kons-
ciis ke sia famo sin metis kontraŭ li. Dum la sekvaj monatoj li klopodis eviti
aperi publike kaj eĉ pripensis serĉi laboron for el Berlino. Sed li restis tie; post
sia dua edziĝo li sufiĉe burĝiĝis kaj jam ne estis preta, kiel antaŭe, kuri de loko
al loko. Krome kontraŭis lian karakteron resti for de la publika atento: la 1-an
de aŭgusto li prezentiĝis en pacifista mitingo en iu parko en Berlino. Kaj kon-
sentis, laŭ peto de Sinjorino Kurio, unuiĝi al la Internacia Komitato de Intelek-
ta Kunlaborado de la Socio de Nacioj.
Cele plu kolekti monon por la Hebrea Universitato de Jerusalemo, en oktobro
de 1922 Alberto entreprenis, kune kun Elsa, la plej longan vojaĝon el sia vivo:
145