Page 146 - heleco-96
P. 146
al Azio kaj Palestino. Li estis amase kaj en-
tuziasme akceptita en ĉiuj lokoj kiujn li vizi-
tis: Cejlono, Singapuro, Tokio… la ĉeestantoj
en liaj prelegoj entuziasme aplaŭdadis liajn
germanlinvajn eksplikojn pri la teorio de la re-
lativeco kvazaŭ ili komprenus lin. En Tokio li
estis akceptata de la japana imperiestro. Re-
vene el Malproksima Oriento, li estis dum dek-
du tagoj en tiu teritorio kiu poste iĝis Israelo;
li vizitis Lodon, Tel-Avivon, Jerusalemon kaj
Ĥajfon. Li estis akceptita kvazaŭ li estus ŝtat-
estro anstataŭ teoria fizikisto; kanon-salvo
anoncis lian alvenon al la rezidejo de la alta
brita komisiito, Siro Herbert Samuel. Kune
kun ĉi tiu, Ejnŝtejno vizitis la Malnovan Ur-
bon de Jerusalemo ĝis tiu loko kiu estas la plej
sakrala sanktejo de la juda religio, la t. n. Mur-
ego de la Veoj, flanke de la monto de la Tem-
plo. Tamen, lia kreskanta amo al sia juda kul-
turo ne tradukiĝis en pli grandan estimon al
la juda religio: «torpor-mensaj tribanoj miaj
preĝas, vizaĝ-al-mure, balancante siajn kor-
pojn antaŭen kaj malantaŭen. Priplorinda vido
de homoj kun pasinteco, sed sen estonteco».
Sed, la vido de la laborema juda popolo kons-
truanta novan landon vekis ĉe li pli pozitivan
senton. En iu cionista akcepto-festo, antaŭ
multenombro da ĉeestantoj, li diris: «Mi pen-
sas ke hodiaŭ estas la plej grava tago de mia
vivo. Ĝis nun mi ĉiam trovis ion priplorindan
en la juda animo, kaj estis ĝia malzorgo pri
sia propra popolo. Hodiaŭ feliĉigas min vidi
la judan popolon lernante koni sin mem kaj ig-
ante agnoski sin kiel iu forto en la mondo».
En novembro de tiu jaro 1922 oni anoncis la
aljuĝon al Ejnŝtejno de la Nobel-premio pri
Fiziko. Notindas ke la premio ne estis pro lia
teorio de la relativeco sed pro la malkovro de
la foto-elektra efiko. Evidentas ke la komitato
kiu asignas tiun premion timis ke la teorio de
la relativeco ne estus science fidinda, sed du-
146