Page 147 - heleco-96
P. 147

me ili timis ankaŭ ke la ne-aljuĝo de la pre-
            mio al Ejnŝtejno fine estus  diskredito por la
            Nobel-premio  mem,  do  oni  decidis  aljuĝi  la
            premion al li sed zorgante ne mencii la rela-

            tivecon. La 10-an de decembro, Einstein estis
            vojaĝe en Japanio, kaj ne povis ĉeesti la ofi-
            cialan ceremonion de la transdono de la pre-

            mioj. Post ne malgranda polemiko pri tio, ĉu
            li devus esti konsiderata germana aŭ svisa, la
            premio estis ricevita de la germana ambasado-

            ro, kvankam Ejnŝtejno estis oficiale registrita
            kiel posedanto de ambaŭ civitanecoj. Alberto
            eldiris  sian  oficialan  akceptan  paroladon  pri

            la premio la sekvan julion, en sveda scienca
            kongreso, kiun ĉeestis la reĝo Gustavo Adol-
            fo la 5-a. Li ne parolis pri la fotoelektra efiko,
            sed pri la relativeco, kaj konkludis substrek-

            ante la gravecon de sia nova pasio, trovi teo-
            rion de unuigita kampo kiu akordigus la ĝene-
            ralan relativecon kun la elektromagneta teorio

            kaj, se eble, kun la kvantuma mekaniko. La su-
            mo de la premio en tiu jaro estis 121.572 sve-
            daj kronoj, kio reprezentis pli ol dek-oble la
            mezan jaran salajron de instruisto. Laŭ lia eks-

            geedziĝa interakordo kun Maric, li aranĝis ke
            parto el ĝi estu sendita rekte al Zuriko por star-
            igi fonduson por ŝi kaj iliaj filoj, dum la cete-

            ro iris al ĉekkonto en Usono, kies interesoj es-
            tus disponeblaj por ŝi. Fine, Mileva uzis la mo-
            non por aĉeti tri domojn kun luaj apartamen-

            toj en Zuriko.
            Inter aliaj vojaĝoj kiujn li faris en tiu epoko,
            en Februaro-Marto de 1923 li estis dum du se-

            majnoj  en  Hispanio  kune  kun  sia  edzino.  Li
            vizitis la urbojn Barcelono, Zaragozo kaj Ma-
            drido. En Barcelono li prelegis en la Industria
            Lernejo. En Madrido, kien li alvenis la 1-an

            de marto, li estis oficiale akceptata de la reĝo
            Alfonso la 13-a kaj la registaro, kaj konferen-
            cis en la Lernejo de Studentoj kaj en la Centra

            Universitato. En Madrido li kaj Elsa vizitis la

                                                              147
   142   143   144   145   146   147   148   149   150   151   152